IV. PAROLADOJ
Mi jam diris en mia antaŭparolo, ke ĉi tiu IV-a parto verŝajne estas kompleta. D-ro Zamenhof ne ŝatis paroli publike aŭ sin montri kiel oratoro, kvankam li, kiam li entuziasmiĝis, trovis neforgeseblajn, tre impresigajn kaj plej kortuŝajn vortojn. Li preferis sidi inter la bonvolaj atentaj aŭskultantoj. Tio, kion li diris en siaj oficialaj kongresparoladoj, estis antaŭe ellaborita kaj preparita tre precize kaj singardeme. Do, ili estis kaj ĉiam restos precipe gravaj. Kutime oni kolektis ĝis nun en la multaj eldonoj de liaj paroladoj nur la 8 oficialajn kongresparoladojn, kelkfoje ankaŭ la paroladon en la Guildhall de Londono. Entute la leganto en ĉi tiu parto trovos 17 paroladojn.
*       *
*

1. Gramofona Parolado okaze de la unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo, 12. Jan. 1904
2. Unua Kongreso 1905 en Boulogne-sur-Mer, 1905
3. Parolado en la Unua Ĝenerala Kunveno, 7. Aŭgusto 1905
4. Oficiala Parolado ĉe la Festeno, 1905
5. Dua Kongreso en Genève , 1906
6. Tria Kongreso en Cambridge, 1907
7. Parolado en la Guildhall de Londono, 21. Aŭg. 1907 (Pri Plibonigoj kaj Patriotismo)
8. Kvara Kongreso en Dresden, 1908
9. Kvina Kongreso en Barcelona, 1909
10. Parolado pri Universala Esperanto-Asocio ĉe la malferma kunveno de U.E.A. en Barcelona, 1909
11. Sesa Kongreso en Washington, 1910
12. Ferma Parolado en Washington, 1910
13. Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en St. Peterburg, 1910
14. Sepa Kongreso en Antwerpen, 1911
15. Oka Kongreso en Kraków, 1912
16. Respondo de d-ro Zamenhof, 1913, post kiam li en Bern estis akceptinta oran medalon kaj bukedon
17. Parolado super la Tombo de Karlo Bourlet, 1913