Originala Verkaro/III/10


N-ro 10.
Fragmentaj partoj el nepresita manuskripto[1]

(Projekto de alvoko al kongreso por neŭtrale-homa religio)

Edmond Privat, „Vivo de Zamenhof“. Brita Esperanto-Asocio, London (= Libraro Bolingbroke-Mudie, vol. I). 1920, paĝ. 175—176, 177—178, 179.

Edmond Privat, „Vivo de Zamenhof“. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Esperanto-Fako. 1923, paĝ. 91—92, 92—93, 93—94.

Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de „Dio“ en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!…

Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon de dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata.

Lasante al ĉiu homo plenan liberecon, havi tian internan kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus etike, more kaj komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili.

Ni proponas starigi neŭtrale-homan etikan regularon, kiu povus fari el la homoj homojn kaj forigus la abomenindan gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla religio.

Piednotoj redakti

  1. Privat citas ĉi tiujn partojn el „nepresita manuskripto“, ne dirante ion pri la cetera enhavo; li nur diras, ke li vidis ĝin sur la skribotablo de Zamenhof post lia morto. Ili ankaŭ rilatas la ideojn pri homaranismo.