Al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara)

N-ro 126.
N L. 21. VII. (2. VIII.) 1890[1]

Tre estimata amiko! — La 20 milrejsojn mi ricevis kaj mi sendas al vi mian koran dankon en la nomo de nia amata afero. En la komenco mi intencis sendi ilin al s-ro Schmidt por la kaso de la Ligo internacia, sed la Ligo en ĝia nuna formo estas fondita sen mia scio kaj sen mia volo, kvankam la redaktoro presis la Regularon en mia nomo kaj kun mia antaŭparolo. (Mi kreis Regularon tute alian; sed s-ro Schmidt ne dirinte al mi eĉ unu vorton ŝanĝis la tutan fundamenton de mia regularo kaj donis al ĝi sub mia nomo tian formon, kian mi tute ne povas aprobi[2].)
Ne sciante ankoraŭ kio estos kun la Ligo, kaj timante ke ĝi en ĝia nuna formo ne povos sin teni, mi decidis reteni ankoraŭ vian monon ĉe mi, ĝis la afero de la Ligo klariĝos aŭ ĝis vi mem skribos al mi kion mi devas fari kun la mono.

Plenumante vian peton, mi sendas al vi nun mian fotografaĵon kaj mi petas vin akcepti ĝin kiel signon de efektiva estimo kaj memoro. Mi petas vin ankaŭ honori min per via fotografaĵo, kiu estos por mi tre kara.

Kun granda plezuro mi vidas, ke vi ne forgesas nian aferon kaj propagandas ĝin konstante. Dio donu al via laborado la plej bonajn rezultatojn.

Piednotoj

redakti
  1. Ĉi tiu letero — laŭ sciigo de s-ro N. Nekrasov — jam aperis presita en „La Nova Epoko“, Moskvo, kajero dua, Aŭgusto 1922. (Komparu paĝ. 415 la noton 1 al la enkondukaj vortoj.)
  2. Por eviti tiajn surprizojn kiujn faras al mi s-ro Schmidt, mi intencas baldaŭ preni la tutan kondukadon de la afero en mian propran manon.