V. LETEROJ
Multaj gravaj leteroj jam aperis presitaj. Ilin enhavas la subparto A de la leteroj en ĉi tiu kolekto. Ŝajnas al mi, ke mi povis kontroli preskaŭ la tutan ĝis nun presitan materialon, dissemitan en la plej diversaj eŭropaj E.-gazetoj, escepte la orienteŭropajn gazetojn. Mi ne sukcesis havigi al mi la unuan bulgaran gazeton kaj la kompletajn rusajn kaj polajn jarkolektojn; sed verŝajne tie la rikolto ne estos tia, ke ĝi esence kompletigos la materialon.

La subparto B de la leteroj konsistas el ĝis nun ne presitaj, minimume ne presitaj antaŭ la fordono de mia manuskripto al la eldonejo[1].

La liston de la personoj, kiuj afable sendis al mi Zamenhofaĵojn — aŭ en originalo aŭ en kopio — mi donis en la antaŭparolo al mia kolekto.

La leteroj kolektitaj de mi certe estas nur malgranda parto de la tuta Zamenhofa korespondado, ĉar Zamenhof ja komence skribis preskaŭ al ĉiuj novaj adeptoj, informante ilin pri la plej diversaj aferoj. Sed eĉ ne estas necese, aperigi ĉiujn leterojn, kiujn mi ricevis, ĉar parte ili — kompreneble! — estas tre stereotipaj. Ili rilatas enregistron de novaj esperantistoj en la „Adresaron“, kvitancojn pri ricevita mono por broŝuroj kaj libroj, sciigojn pri novaj esperantaĵoj, dankon pro alsenditaj gazetoj, libroj kaj salutoj, personajn kaj familiajn gratulojn, bondezirojn, kondolencojn. Oni hodiaŭ nur povas miri, miregi, pri la vere giganta laboro, kiun Zamenhof faris, regule praktikante kiel kuracisto kaj samtempe science laborante por siaj ideo kaj lingvo. Tre bone — kvankam ne menciante ĉian laboron — karakterizis la situacion samideano Merchant en sia libro „Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo“, dirante paĝ. 17: „Nur imagu ke tiu mirinda viro, kiu estis doninta al la mondo unu el la plej netakseblaj benoj, kiujn la homaro iam ricevis de homo, kiu plene konsciis la valoron de tiu donaco — devis dediĉi tempon kaj laboron al la subula tasko enskribi, unu post alia, la nomojn de tiuj, kiuj dejnis, esploreti lian malgrandan verkajon, kaj decidis registri sin inter liaj subtenantoj“.

Por montri la tipan ĉiutagan korespondadon pri negocaj aferoj minimume kun unu persono, mi aperigis ĉiujn leterojn ktp. al prelato Dombrovski, cetere ankaŭ ĉiujn al prof. Th. Cart kaj s-ino Marie Hankel. Laŭ la deziro de nia altŝatata prezidanto de la Akademio (al kiu, kiel al unu el la plej fidelaj amikoj, Zamenhof skribis ĉiam tre malkaŝe), mi tamen ne presigis tiujn leterojn el lia kolekto, kiuj akre kritikas personojn ankoraŭ nun vivantajn, aŭ mi donis ilin nur en fragmentoj.

Piednotoj redakti

  1. Pri du esceptoj vidu la notojn al V. 126 kaj 131; ke ili aperis jam 1922 en „La nova Epoko“, Moskvo (kajero II), tion mi aŭdis nur en la lasta minuto. Ankaŭ se mi estus sciinta tion jam pli frue, mi ne estus disiginta ilin el ilia konekso.