Originala Verkaro/V/128


N-ro 128.
N L. 8. (20.) IX. 1892

Kara amiko! — Kun danko mi ricevis vian leteron kun 2 rubloj kaj kun la (promesoj)[1] sciigoj de aliĝo. S-rinon Pŝeniĉnaja kaj s-ron Miĥaelis mi enskribis en la nombron de la abonantoj, kaj ili ricevos la gazeton post 8—10 tagoj. La novan rusan lernolibron mi sendos al vi post kelkaj tagoj. Laŭ via deziro mi sendas al vi tiujn librojn kun surmetita pago (naloĵ. plat.)[2]. El miaj antaŭaj kalkuloj vi restas nun ŝulda al mi 2 r. 26 kop.; la nun sendataj libroj (100/56) kostas 5 rubl.; tial mi faros surmetitan pagon por la tuta sumo kune, t. e. por 7 rubloj 26 kop.

La „Esperantisto“ havas ĝis nun 460 abonantojn kaj ni esperas ke ĝis la fino de l’ jaro ilia nombro estos 500. La „Liron“ eldonas ne mi, sed s-ro Grabowski; li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos.

P. S. Sinjoro Trompeter skribas al mi, ke la „Esperantisto“ elsendita al s-roj J. Ukladnikov (S. Peterburg, v Medicinskuju Akademiju)[3] kaj d-ro M. J. Boloĥovskij (v Ĥarjkov, v Universitet)[3] venis returne ĉar la poŝto ne trovis la adresatojn. Ĉu vi ne povas doni al mi pli precizano adresojn de tiuj ĉi sinjoroj? T. s.[4].

Piednotoj redakti

  1. forstrekita en la originalo.
  2. ruslitere en la originalo, signifas: surmetita pago.
  3. 3,0 3,1 ruslitere en la originalo.
  4. T. s. — Tiu sama (nome kiel la subskribanto antaŭe!).