Originala Verkaro/V/130


N-ro 130.
N L. 25. IX. (7. X.) 1892

Kara amiko! — Kun plezuro mi dezirus plenumi vian peton pri detala kalkulo komencante de via unua letero ĝis nun, sed bedaŭrinde mi havas nenian eblon tion ĉi fari. Kalkulojn de la pasintaj jaroj mi jam nun ne havas, kaj eĉ kalkulon de la nuna jaro mi ne povas doni al vi en tia detaleco, kiun vi deziras. La kaŭzo estas sekvanta:

Mi ne kondukas apartan libron por ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, ĉar por tio ĉi mankas al mi la tempo. Mi enskribas en la libron nur tiujn enspezojn, aŭ elspezojn, kiuj postulas memoron. Tiel ekzemple se iu sendas al mi ian sumon kaj deziras akurate por la sendita sumo librojn, abonojn aŭ ion alian, tiam mi simple plenumas lian mendon kaj nenion enskribas. Sed nur se iu sendas al mi kelkan (cert)[1] sumon da mono por estonta kalkulo, aŭ se li deziras librojn k. c. por sumo pli malgranda — aŭ pli granda[2] — ol li alsendis, tiam mi enskribas lian sendon kaj mian sendon, por scii, kiom unu el ni ŝuldas al la dua.

Post tiu ĉi malgranda antaŭparolo mi donos nun la nunan staton de niaj kalkuloj:

(Sekvas dupaĝa detala konteltiraĵo.)

Sekve hodiaŭ (25/IX 7/X) la stato de niaj kalkuloj estas:

Vi ŝuldas al mi 41 r. 25
mi ŝuldas al vi 34 r. 04

Rezultato: Hodiaŭ 25/IX 7/X

vi ŝuldas al mi 7 r. 21 kop.

Mi forte bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian peton kaj sendi al vi detalan kalkulon de la komenco ĝis nun.

Estas al mi tre agrable, ke vi intencas eldoni la detalan gramatikon de E. Haller. Kiam ĝi estos preta, mi kun plezuro prenos sur min la laboron de trarigardo. Mi ankaŭ pensas, ke la plej bone estos, se vi eldonos la gramatikon en Varsovio, kie la presistoj havas jam la literojn kun signetoj ˆ. Mi rekomendas al vi la presejon de A. Gins (kie estas presita la nova 5-kopeka lernolibro). Mi konsilas al vi presi 1.000 ekzemplerojn.

Estas tre bone, se s-roj Eksner kaj Lada skribos ian melodian muzikon al unu aŭ al kelkaj versaĵoj esperantaj. Tio ĉi estos tre bona rimedo por propagando…

(Daŭrigo de la letero mankas.)



Piednotoj redakti

  1. forstrekita en la originalo.
  2. skribita super la linio.