Originala Verkaro/V/132


N-ro 132.
N L. Grodno, 16. (28.) I. 1895

Kara amiko! — La 60 rublojn mi ricevis. En la nomo de nia afero mi dankas kore vin kaj ĉiujn amikojn, kiuj oferis por nia afero. La oferoj estos publikigitaj en la Marta numero de la gazeto, kaj tiam mi ankaŭ sendos po unu ekzemplero de la numero al ĉiuj oferintoj. — La librojn 5/64 + 10/72 + 50/56 mi sendas al vi hodiaŭ. — S-ro J. Seleznev (el Melekes) loĝis antaŭ 2 monatoj en Baku (g. Baku, Meĵevaja ĉerteĵnaja, g-nu J. Seleznevu)[1] sed ĉu li nun tie ankoraŭ loĝas, mi ne scias, ĉar mi jam longe havis de li nenian leteron. Eble li jam ne loĝas en Baku[2].

Piednotoj redakti

  1. ruslitere en la originalo.
  2. antaŭe skribita: „Baky“, la lasta litero korektita de d-ro Zamenhof mem.