N-ro 140.
N L. 15. (27.) X. 1891

(direktita al la prezidanto)

Tre estimata sinjoro! — Koran dankon por la zorgoj pri la kalendaro! Kun granda plezuro mi ankaŭ legis vian sciigon, ke la generalo Gresser permesis la kunvenojn de via Societo. Se prosperos al vi atingi la permeson de la Ministro, ĝi estos tre grava por nia afero.

La sukcesoj de via Societo min forte interesas, kaj mi esperas, ke kun la tempo via societo fariĝos la centro de nia afero. Se ĝis Januaro mia projekto presita en la No 9 de la Esperantisto, ne efektiviĝos, tiam mi vole-nevole devos forlasi Varsovion (kaj)[1] veturi en ian malproksiman urbon, kie oni ne scias ankoraŭ ke mi „Faras novajn lingvojn“, kaj tie mi devos en la daŭro de kelkaj jaroj zorgadi absolute nur pri la pano kaj pri la elrampo el mia nuna situacio. Se tio ĉi fariĝos, tiam mi estus almenaŭ feliĉa, se mi (povus)[1] forveturante povus scii, ke mi lasas en S. Peterburgo fortan kaj energian rondeton, kiu zorgos pri nia afero en tiuj kelkaj jaroj, en kiuj mi mem povos por ĝi nenion fari kaj eĉ ne pensi pri ĝi. La „Esperantisto“ kaj sekve ankaŭ la centro de nia afero, tiam restos kredeble en la manoj de la klubo Nurnberga; (sed mi estas)[1] sed (parolante inter ni) mi estus pli kontenta, se la centro de nia afero iom post iom transirus en la manojn de la klubo S. Peterburga. Tial mi forte ĝojus, se prosperus al vi post kelka tempo fondi vian propran organon[2]. Bedaŭrinde tio ĉi en nia lando estos afero tre malfacila.

Dezirante al viaj laboroj la plej bonajn sukcesojn kaj kore salutante ĉiujn membrojn de la „Espero“ mi restas
via aldonita L. Zamen…
P. S. Amikoj! Se mi (devos)[1] eble estos devigata forlasi por kelkaj jaroj nian aferon, mi kalkulas je vi, mi esperas, ke vi ne lasos ĝin fali!

Piednotoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 forstrekita en la originalo.
  2. kiu espereble iom post iom centrigus en si nian tutan aferon.