Originala Verkaro/V/2


N-ro 2.
14. IX. 1890

Al s-ro D. Gurevitz[1], Odeso

Presita en la libro de D. Gureviĉ מוֹר שָׂפָה עספעראנטא[2]. Odeso 1909, paĝ. 80.

Estimata sinjoro D. Gureviĉ! — Mi ricevis vian vortareton „hebrea-internacian“ kaj mi sendas al vi mian karan[3] dankon. — Ĉu[4] vi ne volas ŝanĝi kun mi kelkajn[5] ekzemplerojn de via verketo por aliaj verkoj? — Se vi konsentas, tiam mi petas vin, sendi al mi 10 ekzemplerojn[6] de via verketo kaj skribi al mi kiajn verkojn[7] de la egala kosto vi volos de mi ricevi por ili, kaj mi ilin tuj sendos al vi.

Kun estimo Dro Esperanto.

Piednotoj redakti

  1. aŭtoro de Esperanto-gramatiko por hebreoj kaj de vortareto hebrea-internacia.
  2. = instruanto de la lingvo Esperanto.
  3. verŝajne preseraro por „koran“.
  4. teksto: ĉi.
  5. noto sub la teksto, kiu tradukas la vorton „kelkajn“ ruslingve.
  6. teksto: ekzsmplerojn.
  7. teksto:verkoin.