N-ro 4.
Fine de 1895 aŭ komence de 1896

Eltiro el privata letero al W. H. Trompeter
(D-ro Zamenhof pri reformoj)
ankaŭ sub la titolo:
(Pri la entrepreno de s-ro Wahren)

Wüster: Wahr

„Lingvo Internacia“ 1. 1896, paĝ. 27-29.

„Lingvo Internacia“ XVII. 1912, paĝ. 1-3 (ĉi tie mallongigita).

… Kaj nun mi parolos pri la entrepreno de s-ro Wahren. En la daŭro de la lastaj 5-6 jaroj tre ofte aperadis diversaj projektoj de diversaj personoj kun la laŭtaj pretendoplenaj vokoj: „venu al ni, ni kunigos ĉiujn sistemojn, ni kreos lingvon idealan, kiu plaĉos al ĉiuj, ni prezentas internacian societon aŭ akademion, ni laborados kune“ k.t.p. Kvankam mi ĉiam sciis, ke en tia afero, kiel kreo kaj enkonduko de lingvo, inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo, mi tamen en la komenco kredadis al ili kaj promesadis al ĉiu el ili mian plenan helpon, kiam ili montros al mi klare, en kia maniero ili esperas atingi tiun komunan interkonsenton pri ĉiu formo kaj pri ĉiu vorto de la estonta lingvo. Mi ripetadis al ili tion, kion mi jam kelkfoje esprimis en miaj verkoj: ke se la plimulto eĉ decidos, ke la estonta lingvo internacia devas esti radikale diferenca de la nuna Esperanto, mi akceptos tiun ĉi lingvon kun granda plezuro, se ĝi nur efektive kaj reale ekzistos kaj estos akceptita; sed mi ne povas forĵeti lingvon tute pretan, super kiu mi laboras jam 20 jarojn, por aliĝi al io, kion oni ankoraŭ volas komenci krei kaj pri kies malfacileco oni ne havas ankoraŭ klaran ideon.

Baldaŭ efektive montriĝadis ĉiufoje, ke ĉiu el tiuj ĉi laŭtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon plu. Nur du el tiuj ĉi projektantoj (s-ro Lentze kun sia „Interpretor“ kaj s-ro Lott kun sia „Kosmopolit“) provis efektive labori por sia projekto kaj fondis gazetojn, kiuj ambaŭ falis post unu jaro (ne pro manko de financoj, ĉar tia malgranda gazeteto kiel „Kosmopolit“ ne postulis ja grandajn financojn, sed pro tio, ke kiam ili el la sfero de eterna projektado devis transiri al efektivigado, ili ne sciis kiel tion ĉi fari, kaj la partianoj forkuris de ili, ĉar ĉiu kapo havis apartan opinion).

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj aparte pensas ne sole, ke li proponas la plej bonan, sed ke ankaŭ li estas la plej senpartia unuiganto de ĉiuj. Ŝajnas al ili, ke ili subtenas unu la alian — ĉar efektive, antaŭ ol ili komencas la realigadon de siaj projektoj, ili kompreneble havas ankoraŭ nenian kaŭzon por malpaciĝi, kaj ĉiu povas ankoraŭ esperi, ke ĉio fariĝados precize laŭ liaj planoj. Sed apenaŭ iliaj laboroj iom moviĝas antaŭen, tiam ĉiu sobre rigardanta homo povas tuj rimarki, ke ili celas ne al unuiĝo, sed nur al apartiĝo. Jen ekzemplo:

Ekzistis iam Akademio Volapüka. Nun de tiu ĉi Akademio restas nur ombro, kiu konsistas el prezidanto, s-ro Rosenberger, kaj 8-10 membroj, kiuj ekzistas nominale sur la papero, sed nenion faras. S-ro Rosenberger en liberaj minutoj eldonas de tempo al tempo malgrandajn cirkulerojn, en kiuj li proponas sian propran novan sistemon laŭ la tipo de Esperanto, kaj li dissendas la cirkulerojn al la „membroj“ kiuj aŭ silentas aŭ indiferente aprobas — kaj s-ro Rosenberger publikigas tion ĉiufoje kiel decidon de la „Akademio lnternacia“. Li petis min, ke mi fariĝu membro de tiu „Akademio“, kiu „portas nur la nomon Volapüka, sed laboras por lingvo nova el vortoj internaciaj“. Mi respondis, ke mi povus aliĝi nur tiam, se la „Akademio“ (kia laŭta nomo!) ĉesos porti la nomon Volapüka, ĉar alie la mondo dirus, ke mi forĵetis Esperanton kaj fariĝis volapükisto. Ĉar li diris, ke li volas unuigi la volapükistojn kun la esperantistoj, tial mi proponis la nomon „Akademio volapüko-esperanta“. Li tion ĉi ne konsentis. Kiam mi, antaŭ 1½ jaroj, proponis reformojn en Esperanto, li denove skribis al mi, kaj mi respondis al li jenon: „Vi diras, ke vi volas krei lingvon similan je Esperanto, sed diferencan de la nuna Esperanto; sekve anstataŭ voki min, ke mi kune kun ĉiuj esperantistoj forĵetu la pretan fundamenton kaj aliĝu al vi, kiu ankoraŭ nur intencas ion krei, — estas ja pli bone kaj pli juste, ke vi kun via malgranda rondeto aliĝu al ni, kie vi havas ja plenan rajton, tiel same kiel ĉiu alia, proponi ĉiajn eĉ plej radikalajn reformojn, kiujn vi volus“ (tio ĉi estis en 1894). — Li ne konsentis, kvankam tiam oni ne povis ankoraŭ antaŭvidi, ke reformoj ne estos akceptitaj kaj kvankam li riskus nenion kaj povus en ĉia tempo eliri (dum mi, transirante de Esperanto al alia sistemo, mortigus per tio ĉi Esperanton por ĉiam)!! Tiam mi konvinkiĝis, ke ĉiuj liaj paroloj pri komuna laborado estis nur blindigado de aliaj personoj kaj de li mem (ĉar mi pensas, ke ne en malbonaj intencoj li tion ĉi faris, sed simple el ne sufiĉa kritikado de siaj propraj agoj); ke li (aŭ la „Kadem“[1]) deziras nur havi mian nomon en la „Akademio“, por ke ili povu diri al la mondo, ke Esperanto mortis, ĉar ĝia propra aŭtoro forĵetis ĝin kaj aliĝis al la sistemo (ankoraŭ ne kreita!) de la „Kadem“, t. e. de s-ro Rosenberger!

Tiel same, kiel s-ro Rosenberger, agas ankaŭ s-ro Wahren kaj aliaj; ĉiuj el ili parolas pri „komuna laborado“, sed en la koro ĉiu el ili pensas, ke nur liaj opinioj estas la plej prudentaj, kaj li esperas, ke ĉio estos akceptita nur en tia formo, kiun li mem proponos. Nun, kiam ili vidas, ke reformoj proponitaj en Esperanto ne efektiviĝis, ili diras, ke reformado montriĝis neebla kaj tial(!) ili devas krei novan sistemon. Kia mirinda kaj naiva logiko! Ili konfesas, ke la fundamento de la lingvo Esperanto estas bona kaj nur detaloj al ili ne plaĉas — kaj tamen ili pensas, ke krei kaj enkonduki ion tute novan estas pli facile ol reformi! Se ili tion ĉi efektive kredas, ĝi venas de tio, ke ili ne scias la efektivajn kaŭzojn kial la reformoj en 1894 ne efektiviĝis. La reformoj ĝis nun ne efektiviĝis pro la sekvantaj kaŭzoj:

1. Montriĝis, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj, — kio plaĉas al unu, ne plaĉas al alia, kaj ke tia grandega entrepreno, kiel reformado de tuta lingvo, per leteraj voĉdonoj estas absolute neatingebla. — Sed se tio ĉi montriĝis ne ebla por reformado, ĝi estas ja ne pli facila, sed multe pli malfacila por kreado de tute nova lingvo.

2. La nuna Ligo Esperantista prezentis ne sufiĉan aŭtoritaton, kaj tial la plimulto timis, ke se oni hodiaŭ reformos, morgaŭ novaj esperantistoj postulos novajn reformojn kaj postmorgaŭ estos necesaj denove aliaj radikalaj reformoj. — Sed se tion ĉi oni timis ĉe lingvo longe preparita kaj ellaborita kaj ĉe decido de multaj centoj da personoj, oni ĝin ja pli multe timos ĉe lingvo en rapideco kreita de 4—5 personoj. Ĉar se tiuj ĉi kelkaj personoj eĉ ne malpaciĝos inter si tuj en la komenco de la kreado, — kio donas al ili la rajton esperi, ke kiam ilia lingvo atingos kelkajn centojn da adeptoj, tiuj ĉi adeptoj ne ekpostulos reformojn? Se eble ili pensas, ke ili povos poste denove konstante reformadi, tio ĉi estas grandega eraro, ĉar lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale, — alie ĝi perdas ĉian sencon kaj celon kaj servas ne al reciproka kompreniĝado, sed nur al malkompreniĝado.

Se venos iam la tempo, por perfektigi la detalojn de nia lingvo, ni povos tion ĉi atingi nur per aŭtoritata kongreso, t. e. per kolekto de 20—30 personoj, kiujn nia tuta amikaro elektos kaj plene rajtigos, kaj kiuj kunveturos ĉiuj en unu urbon, sidos tie ĉi kune sufiĉe longan tempon kaj priparolos kaj prijuĝos ĉion buŝe. Sed por tio ĉi estas necese, ke ni nun ankoraŭ ne parolu pri la detaloj, sed ke ni antaŭe fariĝu sufiĉe fortaj, por ke ni povu aranĝi tian kongreson kaj por ke la decidoj de tiu kongreso estu aŭtoritataj por ĉiuj tempoj. Nun la tempo por tio ĉi ankoraŭ ne venis, kaj ni devas esti paciencaj. Se pro diversaj detaloj ĉiu volos nun komenci kreadon de novaj sistemoj kaj peni detrui kaj diskreditigi la jam ekzistantan, — ni neniam elrampos el la sfero de projektoj kaj teorioj kaj nia ideo baldaŭ pereos.

Vi vidas, ke mi tre multe parolis pri la projektoj de s-ro Wahren kaj aliaj, kvankam la plej bona estus silenti pri ili, ĉar post kelke da monatoj aŭ jaroj de ili restos nenia signo, tiel same kiel de centoj da aliaj projektoj. Sed ili enhavas en si unu flankon danĝeran, nome: per siaj laŭtaj frazoj pri perfekteco, pri komuna internacia kreado, ili blindigas la mondon kaj povas malvarmigi por nia afero multajn ne sufiĉe spertajn amikojn. Estas vero, ke se kelkaj niaj amikoj provos aliĝi al ili, tiuj ĉi amikoj tre baldaŭ konvinkiĝos, ke ĉio estis nur vortoj, kaj ili revenos denove al ni (kiel ekzemple antaŭ kelkaj jaroj s-roj W., R. kaj M. fariĝis partianoj de s-ro Lott kaj post 2-3 monatoj ĉiuj denove revenis al Esperanto), sed ekzistas personoj, kiuj, unu fojon defalinte, poste jam hontas reveni, — kaj tiuj ĉi hontantoj estos jam perditaj por ni.

Mi devas aldoni, ke kontraŭ la personoj de s-roj Wahren kaj Rosenberger mi nenion havas kaj mi kredas, ke iliaj intencoj estas noblaj kaj honestaj; sed kontraŭ ilia agado mi devas batali, ĉar tiuj ĉi „amikoj“ de nia ideo multe pli detruas nian ideon ol ĉiuj plej fanatikaj malamikoj. Kiel forte jam starus nun eble nia afero, se diversaj reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj ne laboradus por ĝia diskreditigado kaj detruado sub preteksto de amo al la afero! Per siaj diletantaj eksperimentoj ili ne detruos la aferon, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj kaj oferoj; sed la estonta historiisto de nia afero eble diros iam pri ili: „ili faris ĉion, kion ili povis, por detrui la aferon kaj se la afero tamen atingis sian celon, tio ĉi ne estas jam ilia kulpo“.

Piednotoj

redakti
  1. volapüka vorto = akademio.