N-ro 68.
N L. 11. V. 1889[1]

Estimata amiko! — Plenumante vian deziron, mi skribas al vi tiun ĉi leteron ruse por ke vi havu eblecon en okazo de bezono montri ĝin al nekonata de mi persono, ĉe kiu vi esperas trovi subtenon por nia afero. Se iu influhavanta persono en nia patrolando etendos al ni la manon de helpo, tiam afero nia estos gajnita; sed en kontraŭa okazo ni devos ankoraŭ longe batali kontraŭ grandegaj baroj, — kaj kiu scias, ĉu sufiĉos ĉe ni fortoj por elteni tiun ĉi batalon.

Vi scias bone, kiel oni ekrilatis al nia afero eksterlande. Multaj el la plej fervoraj volapükistoj (kiel ekz. Einstein, Schmidt, Gross, Demonget, Marignoni kaj aliaj) transiris al nia flanko malgraŭ ke ili jam elspezis tiom da penoj por Volapük; la plej aŭtoritata en tiu ĉi rilato Amerika Filozofia Societo, speciale okupadinta sin dum kelkaj jaroj je la problemo pri internacia lingvo, refutis Volapükon kaj esprimis sin favore al nia lingvo, kaj la sekretario de tiu ĉi societo, Dr. Henry Phillips, eldonis anglan gramatikon de nia lingvo kaj nun laboras super kompilado de plena angla-esperanta vortaro. Sed ĉiuj tiuj ĉi moralaj venkoj ne savos nian aferon el pereo, se ni ne sukcesos trovi subtenon en nia propra patrolando. Tie ĉi laboro nia fariĝas kun ĉiu tago pli malfacila; ne parolante jam pri pezaj materialaj oferoj, kun kiuj estas ligita ĉiu mia paŝo antaŭen, mi estas devigata ankoraŭ batali kun baroj de alia speco. Kaj se al mi, fine, restos senforte mallevi la manojn, tiam nia afero estos pereinta por ĉiam! Ĉar kion al mi helpos la alilandaj aproboj, se mi tie ĉi sur la loko estas ligita je la manoj kaj la piedoj!

Por ke afero nia povu regule disvolviĝadi, estas bezonate, ke ĝi havu sian organon, per kiu la amikoj de tiu ĉi afero povus inter si interŝanĝi la pensojn kaj kune labori super disvastigado de la lingvo, ĝia pliperfektigado kaj pliriĉigado de ĝia literaturo. Sen simila organo afero nia teni sin ne povas, eĉ se ĝi estus kreita de la plej genia kaj influa persono. Ĉiuj amikoj niaj konscias, kompreneble, la necesecon de simila organo, kaj ĉiutage mi ricevadas leterojn insistantajn ke mi pli baldaŭ fondu similan organon. Vidante, ke mi ĝis nun ankoraŭ ne komencis eldonadon de gazeto, multaj kredas, ke tio ĉi estas pro nevivkapableco de nia lingvo kaj tute perdas konfidon al ĝi. Miaj korespondantoj montras al mi la ekzemplon de Schleyer, kiu de la unua momento mem de sia elpaŝo fondis gazeton; sed ili forgesas, ke Schleyer laboris inter tute aliaj kondiĉoj ol mi: al li sufiĉis nur ekdeziri, kaj li fondis gazeton, — dum por mi io simila prezentas ĝis nun dume neefektivigeblan revon. Delonge jam mi celis tion ĉi, sed ĝis nun mi ne sukcesis ricevi permeson! Jam en Septembro de la jaro 1888 mi sendis peton al la Ĉefa Administrejo por la aferoj de Gazetaro, ke estu permesite al mi eldonadi ĉiusemajnan folion en la internacia esperanta lingvo; sed malgraŭ tio ke la donita de mi programo estis la plej senkulpa kaj la aldonita de mi presaĵo en la internacia lingvo („Dua Libro“) estis pruvanta, ke mi sukcesis trovi cenzuriston por tiu ĉi lingvo, — mi ricevis rifuzon, kaj la motivoj de tiu ĉi rifuzo estas por mi ĝis nun nekonataj.

Se vi sukcesos favorigi al nia afero iun influhavantan personon, kiu volus diri por ni vorton en la Ĉefa Administrejo por la Aferoj de Gazetaro, tiam mi ripetos mian provon; sed ĝis kiam ni ekhavos protektanton, ĉiu peno, post unufoje ricevita rifuzo, estus kompreneble maltrafa. Tial, se vi esperas favorigi al nia afero iun influhavantan personon, kiu konsentus subteni mian peton en la Ĉefa Administrejo, uzu do ĉiujn fortojn, ĉar de tio ĉi dependas la tuta estonteco de nia afero. En mia jam sen tio ekstreme malfacila afero mi petas ne subtenon, — mi petas nur, ke oni permesu al mi labori!

Estas vero, ke eksterlande estas farataj nun preparoj por eldonado de gazetoj en la esperanta lingvo (Schmidt en Nürnberg, Gross en München, kaj post ili intencas sekvi Demonget en Francujo kaj Marignoni en Italujo); sed se la unuaj ĵurnaloj, anstataŭ eliradi sub redaktado de la aŭtoro, elirados sub redaktado de personoj relative ankoraŭ malmulte konantaj la aferon, tiam kompreneble, la tuta estonteco de la afero troviĝas en danĝero. Mi ne parolas jam pri tio, ke estus tre maljuste, se la afero, kiu kostis por mi tiom da penoj kaj oferoj, transirus definitive en la manojn de alilanduloj, kaj la aŭtoro mem estus tute flankigita de ĝi!

Aldonita al vi L. Zamenhof (Esperanto)[2].


Piednotoj

redakti
  1. letero originale skribita en rusa lingvo, tradukita esperanten de N. V. Nekrasov.
  2. Noto de l’ kolektinto: ĝis n-ro 67 Zamenhof subskribis ĉiujn leterojn al Majnov per sia pseŭdonimo. Ĉi tie li la unuan fojon montras sian nomon.