Originala Verkaro/V/89


N-ro 89.
N P. Ĥerson, 22. XII. 1889

Estimata amiko! — Se sinjoro Schmidt promesis al vi presi la „Manfredon“ en la gazeto, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi; sed ŝajnas al mi ke li ne facile povos plenumi sian promeson, ĉar en la malgranda gazeto ne tiel baldaŭ troviĝos loko por pecoj pure literaturaj. Alia afero se ni havus gazeton ĉiusemajnan, tiam ĝi povus havi karakteron pli literaturan; sed en la malgranda gazeto ĉiumonata ni devas doni nur tion, kio havas intereson kurantan kaj ni ne povas uzi la riĉan materialon de prozaj tradukoj, kiujn oni sendas al ni de ĉiuj flankoj. Nur unu facilan kaj tre bele tradukitan rakonton el Andersen ni jam longe promesis presi, kaj eĉ tion ĉi ni povos fari nur tiam, kiam ni havos liberan lokon. Se la Manfred estos presata, tiam vi devas konsenti ke mi ŝanĝu en ĝi iom la stilon, ĉar mi prenis sur min la respondecon por la pureco de la lingvo en nia gazeto.