Originala Verkaro/V/99


N-ro 99.
N P. 1. (13.) VIII. 1891

Kara amiko! — Vian anoncon kune kun via adreso mi presos en la plej proksima numero de la „Esperantisto“; sed la vortojn „direktoro de bjuro demanduma tutmonda“ mi devas elĵeti, ĉar tia tro laŭta[1] titolo metus malbonan lumon sur vin kaj ankaŭ sur nian aferon. Ĉu vi konsentas ke mi presu vian anoncon sen la supre diritaj vortoj?

Piednotoj redakti

  1. surskribita super la linio.