N-ro 10.
Parolado pri Universala Esperanto-Asocio ĉe la malferma kunveno de U.E.A. en Barcelona 1909

Wüster: Par UEA

D-ro P. Corret „Raporto pri la Kvina Kongreso Barcelona 1909“, paĝ. 22—23.

„Esperanto“ (Genève) V. n-ro 62, Sept. 1909.

„Lingvo Internacia“ XIV. 1909, paĝ. 406—407.

Estimataj membroj de U.E.A.! — S-ro Mudie, via prezidanto, petis, ke mi diru ĉe via kunveno kelkajn vortojn de laŭdo aŭ mallaŭdo pri la agado de via Asocio. Ĉu mi esprimos laŭdon aŭ mallaŭdon, la respondo ne povas esti duba: post la tiel bonaj kaj gravaj raportoj, kiuj estis legitaj, post la agado, kiu en la daŭro de la lasta jaro estis plenumita de U.E.A., ne povas resti eĉ la plej malgranda dubo pri tio, ke, lasante flanke la instituciojn oficialajn, U.E.A. fariĝis la plej grava institucio de nia movado kaj ĝi al nia afero alportos pli kaj pli da utileco.

Antaŭ kvin jaroj, ĉe la Bulonja Kongreso, estis prezentita projekto de ĝenerala organizaĵo por la tuta esperantistaro. La Kongreso tiam ne volis tiun projekton kaj per deklaro difinis, ke estas nomata esperantisto ĉiu persono, kiu scias kaj uzas Esperanton tute egale por kiaj celoj, kaj ke nia movado ne estas oficiale ligita kun ia speciala idealo, kvankam la plej multaj el la esperantistoj ja sentis tiun idealon kaj estis konstante gvidataj de ĝi. Sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne ĉiujn esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj, akceptinte la internan ideon de esperantismo, deziras esti unuigitaj en internacia organizaĵo, por reciproka sinservado kaj alproksimiĝado, ĉar ili pensas, ke ili tiamaniere pli kaj pli multigos inter si ligilojn de solidareco kaj sian celon atingos pli rapide, ol per izola agado.

U.E.A. unuigas do ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiujn esperantismanojn, t. e. ĉiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur Esperanton en ĝia ekstera lingva formo, sed ankaŭ ĝian internan ideon. Ke la pli granda parto de la esperantistaro konsentas kun tiu ĉi ideo pruvas la fakto, ke en malmulte da tempo via Asocio ricevis la plej favoran akcepton en nia movado. Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon. En tiu ĉi principo kuŝas la ĉefa graveco de via Asocio.

Dum la oficiala esperantistaro, laŭ la deklaro de Boulogne, estas devigata al plena neŭtraleco rilate al tio kaj devas sin limigi nur al pure esperantaj demandoj, U.E.A., ĉar ĝi reprezentas nur personojn, kiuj deziras esti organizataj pro difinita celo aprobita de ili, povas fari gravan laboron, kiu havos grandan signifon rilate al la interna ideo de esperantismo.

Mi do estas plene konvinkita pri la utileco de via Asocio kaj la esperantisma karaktero de la laboro, kiun ĝi jam plenumis kaj ankaŭ plenumos. Mi fine sentas la devon gratuli kaj danki la sindonajn fondintojn de U.E.A., kiuj per sia obstina laboro kaj penado povis alkonduki tiun institucion sur la bonan vojon, kie ĝi nun staras. Mi de via Asocio atendas multe da bono por nia afero, kaj mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros ĉiam pli gravajn progresojn kaj per sia rapida plifortikiĝo nin ŝovos antaŭen al la baldaŭa realigo de esperantismo.