Parolado de Zamenhof en la kvina universala kongreso

Indekso : Parolado de Zamenhof en la kvina universala kongreso (1909)
de L. L. Zamenhof
La Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona (la 6an de septembro 1909)

   Karaj samideanoj kaj amikoj! Ĉiufoje kiam komenciĝas nova interkongresa jaro, ĉiu esperantisto, kiu antaŭvidas por si iom da libera tempo kaj povas ŝpari iom da mono, komencas prepariĝadi al la estonta kongreso esperantista, al la plej proksima granda komuna festo de la popolo esperantista. Amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj, kortuŝite diris al si reciproke "ĝis la revido", kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon. Kiel reciproke sin amantaj gefratoj, kiuj nur de tempo al tempo povas kuniĝi en la domo de siaj gepatroj, tiel la esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili povos renkontiĝi en la centro de Esperantujo, ame saluti sin reciproke, varme premi al si la manojn kaj diri al si: "ni vivas, ni honeste laboris en la daŭro de la jaro, ni gardis honeste la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la komuna festo de nia familio."
   Sed dum ĉiu el vi prepariĝas al nia komuna festo kun koro tute ĝoja, mi faras tion saman ĉiam kun koro iom peza, ĉar en niaj kongresoj la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan: mi estas devigata akceptadi honorojn, kiuj apartenas ne al mi. Prave aŭ malprave la mondo vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista, la simbolon de la esperantismo, de la esperantista lojaleco kaj unueco; kaj ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la esperantismo direktiĝas sub mia adreso.
   Ekzistas tamen personoj, kiuj tion ne komprenas aŭ ne volas kompreni; ili envias la flagon pro la honoroj, kiuj estas farataj al ĝi; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo. Jen estas la kaŭzo, pro kiu mi ĉiam kun peza koro veturas al niaj kongresoj. Forte, tre forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon, kaj stari ne antaŭ vi, sed inter vi; sed la afero ne dependas de mia volo, ĝi dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi devas min klini, se mi ne volas malutili al nia movado. Tial ankaŭ hodiaŭ mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via afero kaj de via unueco, kiel via konkreta reprezentanto; mi akceptas ĉion, kio estas destinata por vi, kaj mi ĉion fidele transdonas al vi, popolo esperantista.
   En ĉi tiu mia rolo de via reprezentanto, mi antaŭ ĉio atentigas vin pri la granda honoro, kiun faris al ni Lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alfonso XIIIa, afable akceptinte la honoran prezidantecon de nia kongreso. Mi esprimas en via nomo nian plej respektan dankon al Lia Reĝa Moŝto. La Reĝo Alfonso XIIIa longe vivu!
   Mi atentigas vin pri la granda simpatio, kiun montris al nia afero la registoj de tiu lando, en kiu ni nun troviĝas; ne sole ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso, sed la registaro de la lando en sia propra nomo per siaj ambasadoroj oficiale invitis la registarojn de aliaj landoj, ke ili sendu delegitojn al nia kongreso. Por ĉi tiu granda kaj tre grava servo mi esprimas en via nomo plej varman dankon al la registaro de la hispana regno.
   Vi scias, kiel energie kaj zorge la loka organiza komitato laboris por belega kaj plej fruktoporta preparado de nia nuna kongreso. Vi scias, ke ili ne perdis la kuraĝon, eĉ malgraŭ la malfeliĉaj Barcelonaj okazintaĵoj, kiuj ĉiun el ni devigis pensi, ke la kongreso en Barcelono estas jam absolute nefarebla. Parton de tio, kion la komitato faris, vi jam vidis, la ceteran parton vi vidos dum la kongreso mem kaj en la postkongresaj tagoj. Al ĉi tiu multe laborinta komitato, kaj precipe al ĝia kara prezidanto, mi esprimas en la nomo de ni ĉiuj nian plej koran dankon.
   Vi vidis, kian eksterordinare honoran kaj simpatiplenan akcepton preparis por ni la urbo Barcelono. Vi scias, ke nur apartaj, neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon montri kun plena entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan estimon, sian plej vivan simpation al vi, popolo esperantista, al via penado kaj laborado, al via celo kaj esperoj. En via nomo mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran dankon.
   En la ĝisnunaj kongresoj mi havis ion por diri al vi, tial ĉe la malfermo de la kongreso mi parolis longe; hodiaŭ mi havas nenion gravan por diri, tial mi parolos mallonge. Vi scias, kia estas nia celo; vi scias, kia estas la sola vojo, per kiu ni povas atingi tiun celon; ni marŝu do antaŭen diligente kaj harmonie. Se ni demandos nin, kion ni faris en la ĵus finiĝinta interkongresa jaro, ni povos respondi: "Ni sane vivis, ni kreskis, ni fortiĝis en ĉiuj rilatoj". Kian grandan signifon tio havas, tion povas kompreni nur tiuj, kiuj komprenas la tutan gravecon kaj malfacilecon de nia afero, kaj kiuj mem laboris por ĝi. Kiel en la jaroj pasintaj, tiel ankaŭ en la jaro ĵus finiĝinta, multaj el vi laboris por nia komuna afero kun granda fervoro kaj sindoneco; al ili la esperantistaro esprimas sian koran dankon. Sed dum la Kongreso ni ne sole rakontos al ni reciproke pri la laboroj faritaj, ni devos plenumi ankaŭ kelkajn laborojn komunajn, kiuj postulas komunan interkonsiliĝon kaj interkonsenton.
   Ni komencu en feliĉa horo niajn kongresajn laborojn kaj festojn, al la unuaj ni penu doni la plej bonan sukceson, en la duaj ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta.