Proletaria Kantaro/La Proletarioj

Tradukita de Norbert Barthelmess
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 28-30)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
10. La Proletarioj
Teksto de Joh. Most, kompil-traduko de N. B.
Melodio laŭ la germana kanto: „Zu Mantua in Banden“.

La oron kiu fosas,
Martelas en ŝtalej’?
Kulturas la kamparon
Kaj teksas en drapej’?
Kaj zorgas pri l’riĉula sat’,
Mem vivas en mizera stat’?
:|: Dungitoj[1], laboristoj,
La proletariar’ :|:

Kaj kiu konsumiĝas
Dum tutaj nokt’ kaj tag’?
Bonstaton, lukson kreas
Por fremdaj sen repag’?
La mondoradon movas li,
Sed rajton havas je neni’?
:|: Dungitoj, laboristoj,
La proletariar’. :|:


Sklavigis kiun ĉiam
Tirana, raba band’?
Oferi devis sangon
Por ili batalant’?
Popol’, komprenu, estas ci,
Trompata ĉiam sen konsci’!
:|: Vekiĝu, laboristoj!
Ci proletariar’! :|:

Kunigu fortojn viajn
Sub nia ruĝa flag’!
Por libereco luktu
Kaj por pli bona tag’!
Despotojn pelu for el mond’!
Ke estu pac’ en tera rond’!
:|:Batalu! laboristoj,
Ci proletariar’!:|:

Potencon vi posedas
Per unueca lig’,
Firmigu do la vicojn
Por fina liberig’!
Antaŭen, kontraŭ la kanajl’!
Ne vin timigu la mitrajl’!
:|: Vi venkos laboristoj,
Ci proletariar’! :|:


  1. En agrikulturaj regionoj oni variu: farmistoj, laboristoj.