Proletaria Kantaro/La Ruĝa Standardo

11. La Ruĝa Standardo
Boleslavo Czerwienski[1]
El pola originalo esperantigis Eska

De sango nia fluas lago,
De larmoj niaj estas ĝi;
Sed venos tago de l’ repago,
Juĝantoj tiam estos ni,
Juĝantoj tiam estos ni!
Rekantaĵo: Kune do, sonu kant’ de l’falang’,
Standardo flirtas en fulm’ ruĝa
Kaj kun ĝi nia venĝ’ per lavang’
De la estonta dank’,
Koloro ĝia estas ruĝa,
Ĉar sur ĝi laborista sang’,
Ĉar sur ĝi laborista sang’!
Disiĝas jam de l’ nokto nuboj,
Kaduka jam malnova ŝnur’,
Malbono falos en la rubojn,
Eterne bono vivos nur,
Eterne bono vivos nur!
Rekantaĵo: Kune do ktp.
Disfalas jam malnova ordo,
Por ni do restu ĝi ekscit’,
Laboros ni en la konkordo,
Komuna estos la profit’,
Komuna estos la profit’!
Rekantaĵo: Kune do ktp.
Do kune agu la frataro,
Kun sama penso, man’ ĉe man’,
Haltigos nin nenia baro,
Nek ektimigos uragan’,
Nek ektimigos uragan’!
Rekantaĵo: Kune do ktp.
Malnobla baldaŭ mond’ pereos,
For la tiranoj kaj perfort’!
Ni mem la novan vivon kreos,
En kiu regos nova ord’!
En kiu regos nova ord’!
Rekantaĵo: Kune do ktp.


Piednotoj redakti

  1. Boleslavo Ĉervienski pola laborista poeto, aŭtoro de la “Ruĝa Standardo“. Naskiĝis en la jaro 1851 en Leopolo (Lvóv). Post finado de siaj universitataj studoj je la filozofa fako li partoprenis en la unuaj laboristaj organizaĵoj de estinta Orienta “Galicio“ — laboradis kiel redaktoro en progresemaj kaj social. gazetoj tiutempaj kaj mortis en la jaro 1885. Lia verkaro ne estas ampleksa, sed profunde revolucia. La unua poeziaĵ-kolekto sia eliris en la jaro 1881. En 1870 oni ludis en Krakova kaj Leopola teatro lian tragedion “La Sklavo“. En 1881 li presigis “La Ruĝan Standardon“, kiu balde estiĝis la ĉefa himno revolucia de pola proletariaro, kaj en la jaro 1882 li publikigis sian lastan pli grandan poeziaĵon: “La Morto de Jan Hlasko“. Oni devas rimarki, ke la disvastigo de l’ teksto de la “Ruĝa Standardo“ estis baldaŭ malpermesita de la estinta aŭstria registaro, ĝis fine la interpelado parlamenta de socialista deputito I. Daszynski en la jaro 1900 liberigis la himnon de “neleĝeco“. Esp. resumo Jan Zawada, Lublin, Zamojska 10, Polio (S.A.T. 910).


    Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:
 

Ĉi tiu verko estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929 kaj estas publikhavaĵa tutmonde, ĉar la aŭtoro mortis antaŭ almenaŭ 100 jaroj.

 
Traduko:
 

Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1966, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 50 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.