Tokipono: La lingvo de bono/Aldonaĵo: Listo de piednotoj

de Sonja Lang
Tradukita de Spencer van der Meulen
(p. piednotoj 1-piednotoj 10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Aldonaĵo: Listo de piednotoj


p. 7 (Antaŭparolo al la esperanta eldono)

Ligiloj al kelkaj rekomendindaj ekzemploj de tiaj tokiponaĵoj estas troveblaj sur la oficiala retpaĝo de Tokipono:
https://tokipona.org


p. 9 (Antaŭparolo)

ku: Ĉi tiu libro servas kvazaŭ momentfoto kaj referenco pri la maniero, kiel unu grava homo uzis Tokiponon en unu grava tempopunkto. Ĉi tiu bazo venas kun la invito en leciono 19. “Jen via vico nun. Amuziĝu. Kreu, ludu, kaj estu pona!”


p. 13 (Kio estas Tokipono? – Limigoj)

Noto de la tradukinto: Krom la ĉi tie menciitaj tradukoj, Toki Pona Dictionary proponas ankaŭ waso alasa (“ĉasanta birdo”) por aglo, kaj waso moku (“manĝaĵa birdo”) kaj waso pi pana sike (“glob-dona (ov-dona) birdo”) por koko.


p. 19 (Leciono 2: Vortoj kaj frazoj)

ku: La libro instruas vortojn per vortospecoj kaj ekzemplaj tradukoj, kiuj estas facile rekoneblaj por lernantoj, kiuj parolas Esperanton, ekz. substantivoj, adjektivoj, verboj. Pli profunda analizo de Tokipono malkovras, ke modelo kun enhavovortoj kaj partikuloj (inter aliaj) povus esti pli taŭga aŭ ekzakta. Por unu tia ekzemplo (anglalingva), serĉu “Toki Pona Analysis: Parts of Speech” de u/pisceyo (kala kala) en Reddit.


p. 25 (Leciono 4: Vi kaj mi)
ku: Ĉi tie la vorto mi estas prezentita kun la signifo “mi, ni”. Mi ŝatus substreki, ke singulareco ne estas la normo en Tokipono.


ku: Ĉi tie la libro jam instruis la vortojn meli kaj mije. La tokipona komunumo aldone kreis trian vorton, tonsi, kaj mi subtenas ĝin. Vidu ĝian difinon en la aldonaĵo (nimi ku suli pi pu ala) sur paĝo 148.


p. 28 (Leciono 5: Verboj)

ku: La vorto kute ja povas signifi obei, sed ankaŭ aliaj perceptaj verboj kiel lukin povas esti uzataj por obei, ekzemple se oni komunikis la ordonojn per vidaj rimedoj (ekz. per skribaĵo aŭ mansignoj).


Noto de la tradukinto: Gramatike spertaj legantoj eble rimarkis, ke en ĉi tiu libro la vorto “verbo” ofte referas specife al transitivaj verboj. (En Tokipono tio estas vorto, kies signifo ne ŝanĝiĝas, se oni metas e post ĝi.) Vidu ankaŭ mian noton pri netransitivaj verboj en la sekva leciono, sur paĝo 33.


p. 32 (Leciono 6: Pli da adjektivoj)

ku: Pli precize, la vorto pu priskribas rilaton kaj interagon inter persono (jan pu) kaj la libro (lipu pu). En malformala uzado, iuj uzas la vorton pu kiel nomon de la libro mem aŭ por la variaĵo de Tokipono, kiun ĝi prezentas.


p. 33 (Leciono 6: Pli da adjektivoj)
Noto de la tradukinto: Tokipona gramatiko ne distingas inter adjektivoj, adverboj kaj netransitivaj verboj. Tial en la vortlistoj en ĉi tiu libro la vortoj, kiujn oni kutime tradukas per netransitivaj verboj, estas markitaj kiel adjektivoj kaj havas tradukojn, kiuj finiĝas je “-anta”. Ekzemple, mi lape (“mi dormas”) estas analizebla kiel “mi estas dormanta”.


p. 37 (Leciono 7: Demandoj kaj respondoj)

ku: Kelkaj homoj faras ĉu-demandojn per nur intonacio, sen aldoni anu seme aŭ uzi la ala-metodon. Kvankam tio povas okazi spontanee en kelkaj situacioj, mi ne rekomendus tion kiel la ĉefan manieron por fari ĉu-demandojn, aparte se oni skribas.
Aldone al la metodo ripeti la verbon por diri “jes”, oni ankaŭ tre ofte aŭdas lon kun la signifo “jes, tio estas vera”.


p. 39 (Leciono 8: Prepozicioj)

ku: En fruaj jaroj de tokipona historio, oni uzis kepeken kaj kiel prepozicion (sen e) kaj kiel transitivan verbon (kun e). Poste iuj provis fari tiel, ke kepeken estu uzata nur kiel prepozicio, t.e. sen e. Nuntempe iuj homoj uzas kepeken e, kvankam la plejmulto uzas kepeken nur kiel prepozicion. Povas esti, ke ambaŭ metodoj havas siajn avantaĝojn.
Prepozicia stilo:
o kepeken ala ilo ike.o kepeken ilo ike ala.
Transitivverba stilo:
o kepeken ala e ilo ike.o kepeken e ilo ike ala.
Multaj parolantoj uzas prepoziciojn ankaŭ kiel substantivojn.
Ekzemple:
mi sona ala e tan. Mi ne scias la kialon.
mi toki e lon. Mi diras la veron.


p. 40 (Leciono 8: Prepozicioj)

ku: Mi mem uzas la prepozicion lon en tre larĝa signifo. Oni povus esprimi la ekzemplon mi toki lon toki pona ankaŭ per mi toki kepeken toki pona, kaj multaj tokiponaj parolantoj preferas tion. Mi mem uzas lon ankaŭ, kiam mi parolas “pri” io: mi toki lon kili. Mi parolas pri karotoj.


p. 43 (Leciono 9: Propraj nomoj)

ku: Por “ĉina virino” multaj homoj opinias, ke estas pli klare diri meli pi ma Sonkomeli tan ma Sonkomeli pi kulupu Sonko. Tio evitas, ke oni miskomprenus ĝin kiel “virino, kiu nomiĝas Sonko”, ĉar la ĉefa interpreto de “[substantivo] [Nomo]” estas “[substantivo], kiu nomiĝas [Nomo]”.


p. 49 (Leciono 11: pi)

ku: Kvankam la partikulo pi ĉi tie havas la tradukon “de”, estus pli precize dirite, ke pi aligrupigas modifilojn. Kiel la ekzemploj montras, ĝi ne kondutas ekzakte same kiel la esperanta vorto “de”. Eble povus esti utile kompari la konduton de pi al kunmetado en Esperanto. Ekzemple, komparu:
pali jan wan unu persona projekto (unu projekto de iu homo)
pali pi jan wan unupersona projekto (projekto farita de unu homo)
waso kule tu du buntaj birdoj
waso pi kule tu dukolora birdo
Cetere, ekzistas tute alia uzmaniero de pi, laŭ la strukturo A pi B en C. Ĝi estas tre malnova uzmaniero de pi, kiun kelkaj daŭre uzas. Tamen, multaj parolantoj malŝatas uzi ĝin. Ekzemple, linja pi ma en sewi estas unu maniero por diri “horizonto”, kaj musi pi kiwen walo en kiwen pimeja estas unu maniero por diri “ŝako”.


p. 51 (Leciono 11: pi)

ku: Ĉi tiu proverba tokipona klerulo atentu ankaŭ la uzadon en la tokipona komunumo.


p. 54 (Leciono 13: Antaŭverboj)

ku: Aliaj ekzemploj de antaŭverboj uzataj en la komunumo estas alasa, open, pini kaj tawa:
o alasa lukin e lipu. Provu legi la dokumenton.
mi open seli e pan. Mi komencis kuiri rizon.
sina pini moku e kili. Vi finis manĝi la kumkvaton.
mi tawa moku e kala. Mi iras manĝi marfruktojn.


p. 57 (Leciono 14: Koloroj kaj la)
ku: Laŭ mia opinio, ne gravas, ĉu oni uzas komon antaŭ la, post la aŭ tute ne uzas ĝin. Tio estas nur persona elekto pri stilo.


p. 60 (Leciono 15: Lokvortoj)

ku: La pua libro enkondukas iom strangan uzmanieron de noka, kiu ne kongruas kun ĝia tradicia uzmaniero. Oni multe pli ofte uzas noka kiel “kruro, piedo” kaj anpa kiel “suba loko, malsupra parto”.


p. 62 (Leciono 16: Partikuloj kaj perspektivoj)

Pri “gefrata”, vidu la piednoton sur paĝo 144.


ku: En pua stilo, la partikulo li povas enkonduki novan verbon por triapersona subjekto, sed se la subjekto estas misina, oni komencas novan frazon. Tio estas restaĵo de tio, ke li estis origine markilo por tria persono. Multaj parolantoj plilarĝigis la uzmanieron de li tiel, ke ĝi povas enkonduki novan verbon, eĉ se la subjekto estas misina.
pua stilo:
jan li toki li moku. La persono parolas kaj manĝas.
mi toki. mi moku. Mi parolas kaj manĝas.
Pli larĝa uzado de li:
jan li toki li moku. La persono parolas kaj manĝas.
mi toki li moku. Mi parolas kaj manĝas.


p. 64 (Leciono 17: Ĉasa aventuro)
ku: Eblas ankaŭ: mi wile e ni: jan Melani li kama lon tomo mi.


p. 68 (Leciono 19: Ek al la esplorado)

ku: Jen senkonteste la plej grava mesaĝo en lipu pu.


p. 82 (Tokiponaj proverboj)

ku: Kompreneble ne ĉiuj viroj spertas alisekseman allogon ĉi-maniere.


p. 104 (Mansigna Tokipono)

ku: Mansigna Tokipono (toki pona luka) estas proponita kiel amuzaĵo por batali kun loĵbanistoj. Ekde tiam ekestis nova kaj tre pona projekto, Lukapono (luka pona), kiun jan Olipija inventis kiel naturalisman signolingvon uzeblan apud Tokipono. Mi rekomendas lerni Lukaponon.


p. 116 (Hieroglifoj)

Noto de la aŭtorino: Kvarpiede estas pli ĉarme:


p. 117 (Hieroglifoj)

Noto de la tradukinto: Pli-malpli iu ajn sufiĉe ĥaosa skribaĉo povas esti uzata por skribi jaki. Jen kelkaj skribitaj de mi:


p. 120 (Hieroglifoj)
ku: Ekzistas ankaŭ alternativa sekulara formo de la signo de sewi:
Ĝi kongruas kun la aliaj lokvortoj, kiel anpa.


p. 123 (Hieroglifoj)

ku: La komunumo kreis sitelen-pona-signojn por multaj nepuaj vortoj. Ekzemploj de du elstaraj tiparaj projektoj estas linja sike de lipamanka kaj linja suwi de jan Ana.
(Kelkaj el la plej oftaj ne-puaj signoj estas sur paĝo 149)


p. 124 (Loknomoj)

ku: Ĉi tiuj tokiponigoj estis proponitaj kiel sugestoj, kaj ili daŭre estas utilaj, se oni ne trovas pli uzindan alternativon. Se la parolantoj en la tokipona komunumo, kaj aparte tiuj kun rilato al la koncerna loko aŭ lingvo, konsentas inter si pri preferata tokipona nomo, bonvolu uzi tiun formon. En Tokipono oni preferas uzi endonimojn. Oni ankaŭ preferas reuzi la saman vorton por la lando, la lingvo kaj la gento.
Rigardu ĉe nimi.tokipona.org


p. 128 (Loknomoj)

ku: Ĉu la ekzemplo ma Sawusi estas eraro, aŭ indiko, ke tokipona fonotakso estas malpli strikta, kiam oni tokiponigas alilingvajn vortojn?


p. 136 (Utilaj frazoj)
Noto de la tradukinto: sina pona estas ankaŭ ofte uzata por diri “dankon”, nuntempe (en 2022) iom pli ofte ol nura pona.


p. 137 (Oficiala tokipona vortaro)

ku: Por malpliigi la vortostokon por lernantoj, la originala angla versio de ĉi tiu libro prezentis kelkajn vortojn kiel unuiĝintajn sinonimojn: a kaj kin, sin kaj namako, lukin kaj oko. En efektiva uzado en la tokipona komunumo, kaj antaŭ kaj post la unua eldono de la libro, oni uzas ĉi tiujn vortojn kun malsamaj signifoj. Vidu iliajn difinojn en la aldonaĵo (nimi ku suli pi pu ala) sur paĝo 148.


Noto de la tradukinto: La originala angla eldono havas ĉe akesi la signifon “neĉarma besto”, sed laŭ la notoj de Sonja Lang en Toki Pona Dictionary tiu signifo estas eksdata.


p. 141 (Oficiala tokipona vortaro)

Noto de la tradukinto: Ankaŭ alasa estas uzata ĉi-sence. Ĉe la enketoj de Toki Pona Dictionary, lukin kaj alasa estis same ofte uzataj por esprimi “provi”. Vidu ankaŭ la piednoton sur paĝo 54.


p. 142 (Oficiala tokipona vortaro)

Noto de la tradukinto: La signifo de mute kiel nombro mankas en la originala angla versio de la vortaro, kvankam ĝi ja aperas en leciono 12. (Vidu ĉe paĝo 52.) Ĉi tie ĝi estas aldonita por kompleteco.


p. 144 (Oficiala tokipona vortaro)

Noto de la tradukinto: jan sama (laŭvorte “simila persono”) estas ofta esprimo por “frato, fratino, kamarado, egalulo, kunulo”. Tial la difino enhavas la tradukojn “gefrata, kamarada, kunula”.
La gefratoj de birdo estus waso sama, kaj se vi havus grupon da kamaradoj, eblus nomi ilin kulupu sama mi. Notu, ke por esprimi “fratina domo” (t.e. “domo de fratino”) oni ne uzus tomo sama sed tomo pi jan sama.


p. 149 (Aldonaĵo: nimi ku suli pi pu ala)

La maldekstra namako estas uzata ekde 2016, kaj la dekstran Sonja elpensis por propra uzado kaj publikigis en 2022.


Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda, kiu ebligas liberan uzadon, distribuadon, kaj kreadon de derivaĵoj, kondiĉe ke la permesilo estas klare notita, kaj la originala aŭtoro estas atribuita.