Dankon!
Dankon!
Saluton, Sj1mor, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Lepticed7 (diskuto) 17:50, 5 apr. 2024 (UTC)Reply

Kiel funkcias Vikifontaro redakti

Saluton. Nia celo estas proponi validigitajn esperantajn tekstojn. En Vikifontaro, ni uzas skanaĵojn kiel fontoj de la tekstoj. La paĝoj de tiuj skanaĵoj estas prefiksitaj de Indekso: (ekz. Indekso:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdfIndekso:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf). En tiuj indeksoj estas listo de libropaĝoj, ĝenerale koloritaj. Kiam vi alklakas iun libropaĝon, vi atingas paĝo prefiksita de Paĝo: (ekz. Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/79Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/100). Tioj estas la paĝaro de la libro. Ĉiu libropaĝo havas du partojn: estas bildo dekstre kaj teksto maldekstre. Vi povas redakti tiujn paĝojn. Nia rolo estas kontroli, ke la redaktita teksto egalas la teksto de la bildo. Kiam vi kontrolas iun paĝon, vi povas ŝanĝi ĝian statuson: Ne provlegita, ProvlegitaValidigitaj. Tiu agado estas transskribado. Kiam la transskribado estas kompleta, ni kreas la paĝon de la teksto. Tiuj paĝoj ne havas prefiskon (ekz. El verkoj de E. Lanti, Vivo de Zamenhof). Tiu agado estas transkludado. Vi ne jam bezonas scii kiel transkludi la paĝojn, sed mi povas ekspliki vin, se vi ŝatus. Finfine, kiam vi legas transkluditajn tekstojn, normale estas malgrandaj numeroj en la maldekstra parto de via ekrano (ekz. Adamaĵoj/Sennaciismo enhavas [152], [153], ktp). Se vi klakus sur tiuj numeroj, vi direkte atingus la libropaĝojn. Do se vi trovus erarojn en paĝoj, klaku la malgranda numero, kiu estas proksime de tiu paragrafo. Vi atingos la libropaĝon. Klaku “Redakti” kaj vi povos korekti la eraron. Atentu: ni korektas nur erarojn en la redaktita teksto. Se la teksto enhavus “ne longe”, ni lasus “ne longe” en la redaktita teksto. Kiam vi finas kontroli iun paĝon, ne hezitu ŝanĝi ĝian progreson: flava se la teksto estis ruĝa, kaj verda se la teksto estis flava. Mi esperas, ke tiu eksplikaĵo helpos vin. Ne hezitu mesaĝi min se vi bezonus helpon. Vi povas fari tion tie (via diskutpaĝo) aŭ en mia diskutpaĝo. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 15:27, 11 apr. 2024 (UTC)Reply