El Parnaso de Popoloj/Cikado kaj formiko

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 42-43)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
18.
CIKADO KAJ FORMIKO.
(El Jean de La Fontaine.)
La cigale, ayant chanté
Tout l’été.
—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)

Kantis dum somer’ sen fin’
Cikadin’.
Kiam frosta vento blovis,
Sen provizo ŝin ektrovis,
Sen malgranda eĉ pecet’
Da muŝeto aŭ vermet’;
La malsato pelis ŝin
Al najbara formikin’.

Kaj ŝi petis kun insisto:
„Donu grajnojn por ekzisto


Ĝis la nova jar-sezon’.
Mi vin pagos, laŭ ordon’,
En Aŭgust’, pro best-honor’,
La procenton kun valor’“.

Ke ne pekas formikino
Per pruntemo, estas vere;
„Kion faris vi somere?“
Diris ŝi al pruntulino.

— „Tage, nokte al venantoj,
Ne mallaŭdu — kantis mi“.
— „Kantis? — gaja jen meti’!
Nun ekdancu post la kantoj!“

————————