I. ANTAŬPAROLOJ
La Antaŭparoloj de Zamenhof jam pro tio prezentas specialan parton, ĉar ili ne estas ĉerpitaj el gazetoj, sed el broŝuroj kaj libroj. Cetere ili esence diferenciĝas de la gazetartikoloj. Ili montras la principojn, la ĝeneralajn ideojn de Zamenhof pri la lingvo Esperanto, pri vortaroj kaj pri tradukoj. Ankaŭ la „Aldono al la dua libro“ devas trovi sian lokon ĉi tie, ĉar ĝi estas aldono ne al la tuta „Dua Libro“, kiu neniam aperis kompleta (mankas 6 kajeroj), sed nur al la antaŭparola parto kaj informas la legantojn definitive pri la ĉefaj celoj de Esperanto..
*       *
*

1. Antaŭparolo al la „Unua Libro“, 1887
2. Antaŭparolo al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“, 1888
3. Aldono al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“, 1888
4. Antaŭparolo al la vortaro de la lingvo „Esperanto“, 1889
5. Antaŭparolo al la Meza Vortaro internacia—germana, 1889
1891 (noto de Johannes Dietterle)
6. Antaŭparolo al la unua eldono de la Fundamenta Krestomatio, Aprilo 1903
7. Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto, Julio 1905
8. Antaŭparolo al la „Proverbaro Esperanta“, 1905
9. Antaŭparolo al la kvina eldono de la Fundamenta Krestomatio, Junio 1907
10. Antaŭparolo al la dua eldono de la „Wörterbuch Esperanto—Deutsch“, 1907?
11. Antaŭparolo al la Psalmaro, 1908
12. Antaŭparolo al la Vortaro Esperanto—Rusa, 1909
13. Antaŭparolo al la Lingvaj Respondoj, 1910
14. Antaŭparolo al la Genezo, 1910
15. Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa—Internacia, 1910
16. Antaŭklarigo al la Proverbaro Esperanta, 1910
17. Antaŭparolo al „La Batalo de l’ vivo“, 1910