Originala Verkaro/V/136


Al la Societo „Espero“ en St. Peterburgo
N-ro 136.
N L. 18. (30.) VI. 1891

Kun ĝojo mi legis la sciigon, ke vi fondis rondeton por labori por nia afero kun fortoj unuigitaj. Akceptu mian koran gratulon kaj la deziron de la plej bona kaj brilanta sukceso. La societo „Espero“ kresku kaj floru kaj alportu eternan benon al nia afero. Ni esperu, ke la rondeto okupos baldaŭ tre gravan lokon inter niaj laborantoj kaj ellaboros al si eternan neforgeseblan nomon en la historio de nia afero; ni esperu ke via energia rondeto baldaŭ fariĝos la patro por multaj aliaj rondetoj en diversaj urboj de nia lando kaj de aliaj landoj.

El la koraj kaj fajraj vortoj de via letero mi vidas, ke vi konscias la tutan malfacilecon de nia afero en la nuna tempo kaj la tutan paciencon, je kiu vi necese devos esti armitaj, se vi volas sukcese labori kontraŭ la indiferenteco de la amasoj. Sub la malsukcesoj de la unua tempo ne perdu la kuraĝon kaj energion kaj ĉiam memoru, ke per konstantenco[1] ni pli aŭ malpli frue venkos. Longe staras la vintra glacio kaj ŝajnas, ke la tuta laboro de la sunaj radioj ne povas venki eĉ unu peceton de la glacio; sed la tempo venas kaj la konstanteco venkas, kaj post la unua disrompo rapide fluidiĝas la tuta glacio.

Via letero estos presita en la No 7 de la „Esperantisto“. Mi esperas, karaj amikoj, ke vi ofte kaj regule ĝojigados min per viaj leteroj kun sciigoj pri via laborado.

Plej koran saluton al ĉiuj membroj de via societo
sendas al vi via aldonita L. Zamenhof.


Piednotoj redakti

  1. skriberaro en la originalo.