Originala Verkaro/V/137


N-ro 137.
N L. 29. VI. (11. VII.) 1891

Tre estimataj sinjoroj! — Via intenco eldoni la poŝan lernolibron en lingvoj sveda kaj finlanda estas tre bona, kaj mi publikigos tion ĉi en la „Esperantisto“, por ke jam aliaj personoj ne laboru super tio ĉi sama. La eldono de la Poŝa gramatiko en diversaj lingvoj apartenas al la plej gravaj bezonoj en nia afero.

La kostoj de la eldonado estas pli malpli la jenaj:

La eldono de (la)[1] vortareto sur folio (en tiu grandeco kaj formo kiel la vortaretoj internacia-naciaj aldonitaj al la lernolibroj No 1, 2, 3, 4, 5, 24) kostas (jam kune kun la papero):

por 1000 ekzempleroj ĉirkau 18 rublojn
2000 ĉirkaŭ 24 r.
3000 ĉirkaŭ 30 r.

k.t.p.

La eldono de la poŝa lernolibro (en tia grandeco kaj formo kiel la verko No 41) kostas pli malpli:

por 1000 ekz. — ĉirkaŭ 90 rublojn
por 2000 ekz. — ĉirkaŭ 120 r.
por 3000 ekz. — ĉirkaŭ 150 r.

k.t.p.

La leteron de sinjoro Halle (?) mi ricevis, kaj estas al mi tre agrable, ke parto de la senditaj libroj sin trovas nun en librejo.

Se la „St. Pet. Herold“ akceptos la artikolon, mi petas vin sendi al mi unu ekzempleron.

Mi estus al vi tre danka, se vi volus skribi al mi iom pli detale pri via interparolo kun la klubo volapüka.

Ĉiujn membrojn de via estimata societo kore salutas…

Piednotoj redakti

  1. forstrekita en la originalo.