Eŭgeno MIĤALSKI

PROLOGO
Jubilea Kolekto
de
Originalaj Poemoj
1918–1928
1929
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
ELDONA FAKO KOOPERATIVA / LEIPZIG







PROLOGO

Enkonduko


Al Vi, nekaptebla « os »,
neniam kaj ĉiam as’anta,
mi sendas poemojn de pensoj-ĥaos’
el mia menso serĉanta.

« Is », « As », « Os » —
tri elementoj de Tuto —
finito, vivato, ĥaos’ —
problemo de Absoluto.

Triunuo de hom-superstiĉ’,
triunu’ de profeta humano,
Vi tra vivo miljaris fetiĉ’,
Vi — amboso por di’ kaj satano.

Vi — serĉata de l’ viv’ eliksir’,
viva akvo, fabel-talismano,
paroksisma freneza delir’,
temp-maŝino de Wells’a romano.


Sub sekcanta mens-analiz’
de progresanta scienco
kun ĝusta skrupula preciz’
iam klariĝos esenco.

« Is — as » = estiv’
sekvigas « os »-energion,
tiel socia viv’
produktas konscion.

Al Vi, sfinkse-enigma « os »,
ĝis la scienco Vin solvos,
kun poezia patos’
mi florojn-poemojn disvolvos.

Sintezante en vorto-parol’
ĝiajn fortojn de l’ en’ kaj ekstero,
mi la menson risortos je Vol’
sur la vojo al plena libero.

« Is » — « As » — « Os »
tri elementoj de l’ Tuto,
finito, vivato, ĥaos’, —
problemo de Absoluto.


Voznesensk, Januaro 1928.

Dediĉo al L. Ivn


Al Vi, amik’, dediĉas mi verkoton
el la intimprofunda kora en’;
se trovos Vi en ĝi ver-koton,
purigu ĝin per propra kor-seren’.
Komencos mi sinceran retrospekton
de miaj pensoj dum junula aĝ’,
kaj du sitelojn per balanca vekto
sur fajna ŝnur’ mi portas kun kuraĝ’.
En unu — akvo malvarmege-brula,
kaj en la dua — vaporanta brog’;
en unu flank’ de l’ŝnur’ — nebulo,
kaj en la dua — sun-prolog’.
Kienas mi? Ne donos mi respondon,
ĝin mi ne scias ankaŭ mem;
similas mi ribelvagantan ondon,
batantan kontraŭ bordoj de problem’.
Ĉu la isas’ produktas la konscion,
aŭ male ĝin estigas la konsci’,
ĉu cia penso, hom’, eligas ĉion,
aŭ nur en ĉio onas ci?

Nervece turnas-turnas mia penso
foliojn de l’kreiva libr’,
kaj en sonanta preĝ-incenso
eknaĝas rememoroj-vibr’.


Voznesensk, 5 Decembro 1923

Al L. Ivn


En akordoj de l’kor’ impresema
mi agordis mian kreivon
kaj el vivo banala kaj prema
mi transiĝis alian vivon.
Per sonoraj sonaroj mi spiris,
promenante en rimo-aleoj,
kaj literajn ensorĉojn mi diris,
mi, grandegulo-pigmeo.
Sur sonanta ale’ mi renkontis
vivan fonton de vorto-magio, —
mi ne timis plu morton estontan,
ĉar eternas kreeca genio.
Kaj, vagante sur proza bulvardo,
kie stumpoj glatstultaj fieris,
mi renkontis hazarde vin, bardo,
vi modeste kaj grize aperis.

Sed pro ena konscio nevole
mia « mio » en « vio » sin solvis,
kaj en la seriozo frivola
belpetalojn kunrozo disvolvis.
Komuniis min via spirito
el kaliko de l’son-sakramento, —
kaj fariĝis mi via kaptito,
ho, amiko de mia belsento.


Voznesensk, 1 Junio 1923.

Letero al L. Ivn


El malproksima proksim’
denove kun Vi mi parolas,
kaj ĝojas la korda anim’
pri eblo de l’ kara intim’.
Mi volas,
mi volas varian humoron
enstampi sur blanka foli’,
en versojn enspiri la koron
de l’ poezia delir’,
partumi plezuron, doloron
kun Vi.

Ho, kiom kolombas la koro
en vana aspir’
al kuniĝo.
Ho ve, rememoro
pri l’ horo-
-disiĝo.
Krajon’ en hezito haltas,
zigzagas la duboj je l’ menso,
falas kaj saltas
akre-vibranta penso.
Krei —
dolĉe-amara destino;
suferas la menso en penoj,
ĝojas la kor’ en la sino.
Krei!? —
Postulas la tuto:
amo, naturo, socio,
eĉ bruto.
Krei en sonoj — ĥameleonoj,
sunoradioj — varioj.
Krei, —
perei, naskiĝi kaj droni,
sveni
ĉiam, konstante, subite.
Ho, mia revo —
devo
de l’ baraktanta spirito.

Vi nur ĝin povas kompreni
kanto-amik’ — satelito.
Novo, malnovo,
kutimoj,
movo
de l’ hezitantaj rimoj — limoj.
Eterna flagranto —
tra densa mallum’
diamanto.
Ĉu Vi ion komprenis
tra fragmenta deliro,
amiko?

Furiozaj, ĝojaj kaj rapidaj dancoj
korpon mian pikas kvazaŭ akraj lancoj,
koron mian ŝiras kaj turmentas ili,
tamen mi deziras trili, trili,
trili.


Voznesensk, 20 Majo 1923.

Mi stelojn jungos…


Mi stelojn jungos al revado,
kaj ili portos min tra bluo
en landon de la nemortado,
de la eterna vivo-ĝuo.
Do, arogantu mia kanto,
do, akresonu mia verso.
Mi estas forto kaj giganto
kaj regontul’ de l’ universo.
La morto?! Ho, ĝi plu ne tedos,
restinte sole nur simbolo;
je l’ universo nur procedos
la menso de l’ scienca volo.


Voznesensk, 26 Oktobro 1921.

Mi estas…


Mi estas pokalo de belpoezio;
Mi estas martelo de ver’,
Mi estas fontano de versfantazio,
Potenca liber!
Mi estas modesta, sen celo je « nomo »;
Mi estas fluganta la vent’;
Mi estas de floroj flosanta aromo,
Ribela torent’.
Mi estas realo. Mi estas fantomo.
Mi estas de l’ am’ sakrament’.
Mi estas animo kaj koro de l’ homo,
Rapida moment’.
Mi flugas tra l’ mondo kaj ĉiuj min kantas.
Mi flugas per kanto-flugil’.
Mi flugas fajrere kaj flamdiamantas
En koroj per tril’.
Mi celas ne famon. Mi celas ne « nomon ».
Mi celas ne brilon de l’ or’.
Mi celas ne laŭrojn, nek bardan diplomon,
Nek pompon de l’ glor’.

Mi kreas por krei. Sen ia kromcelo.
Mi kreas poemon el kor’.
Mi kreas per ĝi monumenton de l’ Belo
En versa kolor’.


Saratov, 28 Decembro 1918.

Perlas per la belo stelo-stilo


Perlas per la belo stelo-stilo,
kun facilo ŝprucas Esperanto —
gaja tril’ de l’ najtingalbabilo
dum trankvilo de l’ printempa kanto.
Amo de l’ universeca koro
en kristalo de l’ penetra penso
brilnuancas en bukedo-ĥoro,
sonparfumas en versaĵ-incenso,
vibras en la melodioj-ĉarmoj, —
fibroj de l’ animo poezia, —
en ĝoj-ploro aŭ maldolĉaj larmoj,
en intimo kun revad’ vizia.
Torenteco de l’ pasi-deziro
sur la verda kampo de la amo,
radieco de l’ revad-inspiro
kaj neniam foriĝanta flamo.

Antaŭ la ĝardeno de l’ beleco,
permanenta celo al grandozo,
for de l’ korpo en la animeco
estas mia farnient-ripozo.


Voznesensk, 1 Aprilo 1922.

Ciklo de l’ Arĝenta Astro

Dediĉas al Nekrasov N.

I
Aspergas mi per spermo de l’ espero

virginon de l’ arĝenta astro
en la arom’ de ŝia sino ĉasta
dum farniento de l’ vespero.
Aspiras mi per spiro de l’ pasio
elkrei novan mondon de la sonoj —
mi, nova pastro de l’ venonta dio:
virgino de l’ arĝenta astro
de l’fantaziaj tonoj.
Al foraj kaj viziaj regionoj
mi venas de l’ estonto gasto,
virginon aŭreolos mi per kronoj
el fonto de l’ anim’ elasta.
Karesvario — ritmo de l’ mezuro
de mia am’ senfunde-ĝua;

kaj kisoj dolĉaj — rimoj-uverturo
de l’ delikatpasio blua.
Kaj sakramentas mi dum la vespero,
mi nova, juna kaj onteca pastro,
virginon de l’ arĝenta astro
aspergas mi per spermo de l’ espero.

II
En ornato orname orita

ĉe altaro de l’ vorto mi staras,
kiel orfo ĉe pordo fermita
de l’ morto...
Kaj orgen’ al orelo ordonas
enaŭskulti por ĉiam sonkulton —
orakolon de la Oriono
radia...
Tra la orto al la oriento
kore celas dezire-ribela
oremuso de mia belsento
aspire...
Oro, ornamo, ornato
alternas en alto interna...
Mi — pastro de la nekonato —
staras ĉe ĝia altaro
lumate de l’ astro eterna
arĝenta.


III
Per akraj strofoj mi traversos vivon,

kreante revan riĉon,
amaran forgesante efektivon
kaj malfeliĉon.
El kaĝo de l’ tagvica trivialo
mi celas al mistera transo,
mi — Don Kiĥot naivkristala —,
por esti for de Sanĉo-Panso.
Per trilflugiloj de koloroj-versoj
nuancas mi per skvamoj-asonancoj
kaj ronde-flugas tra la universo
en furioz-ebriaj dancoj.
Por iu « danse macabre », — por mi nur gajo
kaj senfineco de l’ mezuro,
por iu — vintro, sed por mi — floranta majo
kaj brila suno en lazuro.
Ĉu iu kredos mian religion —
ne interesas min ja tio,
sed mi adoras fantazion, —
ĝi estas mia dio.
Kaj antaŭ la altaro de Fabeloj
incensas mi, poeto-pastro;
Virginon de l’ arĝenta astro
adoras mi en himnoj belaj.


IV
En maten’ perlamote flagranta,

kiam brilis la ros’ en petaloj,
al surlagaj lilioj-pokaloj
vidis mi beljuninon kurantan.
Diafanis la korpo gracia,
en la faldoj de lag-arbetaro
papiliis orece la haro
sub la kisoj de l’ suna radio.
Kaj aero karese vualis
belfiguron de l’ stranga junino;
sed subite ŝi falis,
en unu momento
mi alkuris, rekonis:
Virgino
de l’ astro arĝenta.


Voznesensk, 28 Novembro 1922.

Amaj Melodioj


I

Finiĝas nokto. En ĉirkaŭpreno
ci kisas min, karesas, flustras kun pasio.
Susuras silko sur kuseno...
Maten’ de l’ am’, de l’ tag’ mateno... —
Unua ora sunradio
penetras ĉambron tra kurteno...
Okulojn ci fermetas, dronas en ebrio...
Leviĝas mi, malfermas pordon al ĝardeno...
Parfumas mole akacio...
Kaj ĉio vokas, logas al promeno;
kaj spiras vera poezio
en tiu ĉi vilaĝ-edeno.

Ci levas ankaŭ cin kaj min pro ĝeno
elpelas for kun koketema krio:
« Ho, iru tuj — ne estas ja konveno
ĉeesti dum ceremonio
de la vestado... »
— « Granda Dio!
Pro kio tia ĉi kateno!

Cin ĝui volas mi ja ankaŭ dum mateno... »
Sed pordo frap! eĉ malgraŭ mia peno
kaj malgraŭ mia opinio.


Saratov, 19 Januaro 1921

II
HEINE-ECAĴO

Puto profunda — jen Via rigardo,
puto kun akvo serena;
tamen, junino, mi estu singarda:
eble ĝi estas venena!?
Bluo ĉiela — jen Via rigardo,
bluo karese-edena;
tamen, karino, mi estu singarda:
eble ĝi estas gehena!?
Lango korala — jen Via ponardo,
lango alloge-kaprica;
tamen, belino, mi estu singarda:
eble ĝi estas malica!?
Via buŝeto, brulanta en ardo, —
— rozo ravanta kaj bena;
tamen, junino, mi restu singarda:
eble ĝi estas venena!?!


Voznesensk, Oktobro 1921.

III

Mi min kaŝis en bosko kaŝtana
en krepusk’ de l’ printempa vesper’,
sur la musk’ sub la kron’ diafana
kuŝis mi. Simfoniis mister’.
La mister’ de l’ natur’ simfoniis:
en folioj susuris fabel’,
en river’ en reflektoj helstriis
per la plektoj arboja ombrel!
Kaj mi ĝoja en reva krepusko
sur la lim’ de la lum’ kaj mallum’
ne evitis fatalan embuskon
kaj fariĝis viktim’ de l’ parfum’.
De l’ parfum’ de la korpo virina
aperinta subite en bosk’,
saturite mi svenis al sino,
kien logis potence la mosk’.
Kaj kadence trembatis la koro
pro alflu’ de l’ volupta pasi’;
kaj en ĝu’ de l’ virgeca doloro
mi abruptis kaj dronis en ŝi...
Disburĝonis kaŝtanaj la floroj
kun kreiv-geedziga polen’,
ĝi miksiĝis kun niaj odoroj
en mistera pasia solen’.


Voznesensk, 11 Decembro 1923.

IV

En koloroj de vespero am’ fabelas,
lulas senton de la koroj am’,
jen mantelas per etero, jen nebulas
firmamenton je l’ disiĝo-gam’.

Nin ĉirkaŭas freŝgirlando el la floroj,
de l’ muziko bela rava son’...
Vokoj-ploroj el verando kun mistiko
de ribela fluas violon’.

Inspirite de ĉi-sonoj mi cin kisas,
tremas cia kortuŝite brust’,
nin kulisas floraj kronoj... mi cin premas,
dolĉo mia... benas nin arbust’.

Sed jam falis noktaj horoj... mortis kantoj,
kiujn pure najtingalis kor’...
Diamantoj-rememoroj restis nure...
...amaj ĉarmoj pasis for.


Saratov, 14 Decembro 1918.

Paraleloj


I

II

...Novo — malnovo, Edeno — infero,
eterno — momento, kompato — kruelo,
potenco — senpovo, beato — sufero,
feliĉo — turmento. mildeco — ribelo.


III

IV

Revado — konfeso, Amemo — pasio,
timemo — arogo, hontemo — senĝeno,
memoro — forgeso, tuteco — nenio,
vereco — mensogo. libero — kateno.


V

VI

Kareso — insulto, Adoro — malamo,
konfido — ĵaluzo, promeso — ĵurrompo,
konstanto — adulto, trankvilo — ekflamo,
sincero — amuzo. fidelo — fi-trompo.

VII

VIII

Trotakso — banalo, Modero — senbrido,
diigo — profano, tolero — postulo,
vizio — realo, kolombo — aspido,
anĝelo — satano. sindono — spekulo.

IX
Naturo — komerco,

pureco — malĉasto,
malsperto — ekzerco,
similo — kontrasto.

X
Ekflugo kaj falo,

heroo kaj vermo,
espero — fatalo,
naskiĝo — ekstermo.



Jen estas varioj de l’ amo —
burlesko kaj dramo!


Saratov, 5 Aŭgusto 1918.

El Ciklo „Frenezo”

Dediĉas al Hohlov N.

I
Vi estas mia ĝemelo

de nasko ĝis morto mem.
Ofte vi estas anĝelo,
pli ofte — anatem’.
Vi akompanas kvazaŭ la ombro
dum tago kaj dum nokt’,
de lulilo ĝis tombo,
dum ĝoj’ kaj dum vivsufok’.
Kaj vana estas la peno
min liberigi je vi:
Vi estas dolĉo, kateno,
jen siblo, jen belmelodi’,
jen konscienca riproĉo,
jen elintenca malbon’,
jen de l’ spirito diboĉo,
jen adoro antaŭ madon’.
Ĉiam nur disduiĝeco,
sopiro al mensa tut’,
de l’ cerbo kaj kor’ — sanga peco,
dram’ de l’individu’.


Voznesensk, 19 Februaro 1922.

II
En ringecaj ĉirkaŭprenoj

mi mortpremos vin.
Viaj ĝemoj kaj malbenoj
ne haltigos min.
Vi ja estas Bon’ — Malbono;
tial mortu vi,
ĉar la Bono estas krono
de la iluzi’.
Iluzio estas peza
por verama kor’.
Sed mi estas ja freneza!
Tial, ĉio, for!

III
Mi estas freneza — mi tion konscias;

sed en la frenezo — geni’.
Mi vin abomenas kaj vin ne envias
pri via banal-harmoni’.
Per miaj frenezaj kaj akraj okuloj
penetras al transa mi viv’,
kaj kion de vi kaŝas densaj nebuloj
por mi estas ĝi — efektiv’.


Voznesensk, 2 Oktobro 1921.

IV
Super mi etendiĝis kupolo,

kupolo, simbolo de Io,
de Io, fulmanta radio,
radio en strangaŭreolo.
Super mi etendiĝis kupolo.

Jen sub mi disegiĝis profundo,
profundo, senfundo nigranta,
nigranta en rido faŭkanta,
faŭkanta simile al hundo.
Jen sub mi disegiĝis profundo.

Ĉiuflanke gardadas min muroj,
min muroj — obturoj ĉirkaŭas,
ĉirkaŭas, moviĝon kontraŭas,
kontraŭas kun pezaj murmuroj.
Ĉiuflanke gardadas min muroj.

Mi kun koro ribela deziras,
deziras, sopiras Liberon,
Liberon, purigan aeron,
aeron… Premite mi spiras…
Mi ribela Liberon deziras.


Ĥarkov, 12 Aprilo 1919.

V
Ĉu aŭdis vi ion dum nokto silenta?

Ĉu vidis vi ion tra densaj nebuloj?
Ĉu aŭdis vi ion en bruo torenta?
Ĉu vidis vi ion en ŝiaj okuloj?

Dum nokto silenta
mi aŭdis pacigan en kor’ harmonion;
tra densaj nebuloj
mi vidis flagrantan de l’ vero ekflamon;
en bruo torenta
mi aŭdis belegan de l’ kor’ simfonion;
en ŝiaj okuloj
mi vidis aŭroron de l’ amo kaj amon.

Dum nokta silento
mi aŭdis ekfrapon de ĉerka tegmento;
tra densaj nebuloj
mi vidis iradon de strangaj mortuloj;
en bruo torenta
mi aŭdis mokridon de l’ sorto sensenta;
en ŝiaj okuloj
mi vidis jam morton de l’ amaj ekbruloj.


Voznesensk, 1919.

VI
Sur deklivo de mia amo

mi konstruis palacon de l’ ĝuo;
en sensone obtuza malbruo
nevidita okazis dramo.

Belaj gastoj palacon vizitis,
eksonoris pokaloj pasiaj;
sed la koron la menso spitis, —
estingiĝis la sunoradioj.
Kaj en alta palaca turo,
kie miozotas memor’,
jen eksonis uverturo
de l’ rekviema ĥor’.
Kaj la gastoj toastis Eternon,
sed la ombroj dancadis tra muro,
kaj mi vidis faŭkantan kavernon
en blindiga purpuro.

Kaj en halo de l’ sento senbrida
violonon ekludis la Strango:
uragane-rapida
ĉiujn premis muzika lavango
de violon’,
sed la arĉo krevis en kreo,
eĥe mortis lasta son’ —
Pereo.

Sur deklivo de mia amo,
kie staris palaco de l’ ĝuo,
nevidita okazis dramo
en sensone-obtuza malbruo.


Voznesensk, 24 Junio 1923.

VII
Antaŭ altar’ de l’ Eterna Spirito

staras mi, — splito de Malnova mond’ —
kun kron’ el superstiĉoj, kun sceptro el mitoj,
kun de l’ antaŭjuĝoj rond’.

Kandel’ de la kred’ estingiĝas, finbrulas,
svene aromas incens’,
sed en la cerbo arogi stimulas
sakrilegia pens’.

Mi falas genuen kaj preĝas-profanas,
al kiu, pri kio ne scias mi mem,
sed mi antaŭsentas, ke mian malsanon
kuracos finsolvo de tiu problem’.


Voznesensk, 1923.

VIII
Ĉe abrupto zigzage faŭkanta,

ĉe abrupto de alta rok’
staris mi meditanta,
ĉu riski je arog’.

Variis-vibris la deziroj,
kaj svarmis pensoj en la cerb’;
mi sakramentis en aspiroj
al la ĉielo for de l’ ter’.

Sed faŭkis malsupre abrupto
kaj tiris potence al si,
kaj en turmentiga volupto
falis mi.

Sed mi ne atingis la subon
kaj ie kroĉiĝis en mez’,
kaj suĉas min akra inkubo
en la paroksism’ de l’ frenez’.


Voznesensk, 28 Novembro 1922.

IX
Kial, amik’, ne vizitas vi min?

Mi ja brulas, finbrulas en Fajro sen fin’.
Sed neniam en ĝi
fincindriĝos mi,
nur suferos en fum’…
El post lando de Fajr’,
jen Mallum’
sen ekĉes’ por moment’
alrampadas kaj pikas min ĝi,
je l’ tempi’
per duobla langeto-serpent’…
Ho, kunlig’ de Helfajr’ kun eterna Mallum’,
ĉu min longe mordetos Vi?!

· · · · · · · · · · · · · · ·

Brulas-brulas mi
en la Fajra pasi’.
Sed ekbrilos Radi’
en triumfa moment’
el homara sufer’ kaj turment’.

Tiam en kvietec’ mortos mi.
Ho, amik’,
ja ekbrilos Radi’.


Saratov, 11 Septembro 1917.

X
Ombroj vesperaj — movoj misteraj

rampas....
Ĝemas piano, kvazaŭ infano
ploras,
lampo
finbrulas…
Mi rememoras…
Rememoroj enlulas.
En malproksimo ie en nigra senlimo
Vagas spirito sola simile al splito
de « memo »;
nenie
ĝi trovas
realon en foro simbola…

Ombroj-spiritoj sin movas;
ploras piano kun ĝemo.
Interplektiĝas la ombroj, sin puŝas,
pereas…
Koro silentas, duboj ĝin tuŝas,
sonoj lamentas,
veas
al vivo-pasio…
Lampo finbrulis, restis nenio;
nokto tegmentas.


30 Decembro 1918.

El Abismo al Suno
Ciklo de Poemoj


« … Vi, Esperanto, estas mia prismo,
Tra kiu vidas mi el mia ĉel’.
Tra vi mi vidas nigron de abismo,
Tra vi mi vidas blankon de ĉiel’…»
N. Nekrasov.

La vivo estas varia. Ĝi kiel ĥameleono jen tiel kolorbrilas, jen tute alian brilon disradias.

Kaj, ĉar la kor’ de poeto estas de l’ vivo spegulo, evidentas, ke ĝi ankaŭ ĥameleonas, varias en multefacetaj kristaloj de l’ verso, trile nuancas, najtingalon simile; ravas la muzikeman aŭdivon per torente-rapida tonaro, son-imitas la naturon, sian patrinon, aspiras al ĝi kaj nure el ĝi ĉerpas forton por plua batado…

Sed iufoje, kelkiam, venas tro pezaj minutoj… Ĉielo de l’ vivo tegiĝas je nigraj teruraj nubegoj; tondras kaj fulmas; fulmeroj rapidaj, kiel korbatoj timigitaj, subite por ioma tempero ekbrilas kaj montras inversan bildon de l’ vivo; ili montras profundajn abismojn de l’ subkonscio, kie vane-vane baraktas la menso, celante ilin forlasi… Vane! Ili montras lagon ŝlimitan, kie dronas-aperas spirito, celante al roko alta sur bordo; ili montras ankoraŭ multon, multon…

Ankaŭ al tiu mallumo kun fulmeroj kaj tondroj donas lokon en si la timigite angora kor’ de poeto, ĉar ĝi, peza mallumo, tamen estas unu el fenomenoj de l’ ĉirkaŭanta natur’ kaj socio…

Kaj tiuj diversespecaj fenomenoj, ofte tute nerimarkeblaj al la simpla koro, rapide alternas en kor’ de poeto, stampolasante en ĝi la postesonojn…

La poeta kor’, malgraŭ sia amplekso, povas tamen ne ĉiujn sonsignojn enhavi; kaj ĝi unue pro sia komunikiĝemo, due pro simpla bezono partumi ĉion inter ĉiuj, ĉion donitan, fokusitan de l’ naturo en unu koro — havigi al ĉiuj, al vasta rondo, la kor’ de poeto eldiras tiujn postesignojn-impresojn, eldiras en gamoj de sonoj-vortoj, proksimum-ĝuste esprimantaj esprimendon de l’ koro; ilin eldiras tiel, kiel ili venas en la koron, t. e. varie, ĥameleone, fragmente, abrupte aŭ konsekvence.

Tial ankaŭ en poemoj «Ajno», «Papilio» kaj «Printempaĵoj»[1] vi vidos tre akrajn ŝanĝojn de l’ ritmo, ĉar same akre abruptas, nuancas la pensoj, ĵetataj nervece de l’ ideo, sub kiu zigzage-tremas la grundo, ĝin produktanta.

Ajno

Dediĉas al amiko Izgur E.

Rapide.
Streĉvervas muskoloj…
Posthorizontas la suno.
Krepuskas la kor’
en sopiro.

Golgotas la vivo.
Nigras du krucoj.
Grakas amasoj da korvoj,
sentante mortontojn.

Manon al mi, amikino,
lipojn sur lipojn
de l’ ama konfid’.

Golgotas la vivo…
Nigras du krucoj…

· · · · · · · · · · · ·

Knaras radoj, krakas pordoj
fajfsirenas aŭtoj…
Brilas vitroj magazenaj…
Kalvas placa rond’.
Ĉielenas templa pinto
reliefe.
La dekdua.
Estingiĝas lum’.
Glitas ombroj fantomecaj,
malaperas en la grizo
de nebula ŝalo.
Ŝi kaj mi
en densa maro
de banalo.
Dereliĝis tramvagono —
kaj ekbluis la fajrero;
tra la grizo kri’ eksonis,
kri’ de malespero.

Golgotas la vivo.
Du krucoj. —
Ŝi kaj mi.


I
Super urbo pendas nebulo peza,

lanternoj palpebrumas;
estas noktomezo
malluma…
Mi straten eliris enpensa, sopira:
min jam vivo tedis
per kutima iro.
Mi oscedis.

Mi spertis en vivo pri multo,
travivis maldolĉon kaj ĝuon;
en mez’ de banalo kaj stulto
mi trovis enuon.
Mi vidis de l’ Scio palacojn,
loĝatajn de alta scienco,
kaj tie nur trovis grimacojn
de saĝa sensenco.
Mi templojn vizitis de Dio,
mi vidis en ili brilpompon,
kaj trovis en masko de pio
profiton kaj trompon.
Mi amis per koro juneca
kaj revis estante poeto,
sed estis en am’ multespeca
ĉiama ripeto.

Mi volis en lego forgesi
premantan sufokon de l’vivo,
sed fine mi devis konfesi
pri mia naivo.

Kaj en nokto nebula mi hejmon forlasis
kun ĝia komforta ripozo…
Kun sento malvarma je ŝton’ mi frakasis
violonon de prozo.
Ĝi ektintis obtuze, mortante kun ĝemo…
Ekpendis malluma silento.
Tiele post la rekviemo
venas ĉerka tegmento.

En noktaĵon mi iras tra malseka pavimo —
mi ĉasas al novo kaj freŝo;
en la proksimo
ekbruis kaleŝo;
preter mi ĝi ruliĝas, tie sidas junino
belega sub ŝalo aĵura.
— «Haltu, virino!
ĉu Vi konsentos je la promenado plezura
tra nebuloj de sento volupta
al ĝuo abrupta ? »
— «Mi volas.» Ŝi simple rediris
kaj elkaleŝiĝis rapide.
… Ni ekiris.


II
Mi vekiĝis post nokto de amo plenplena —

estas mateno…
Al vizaĝo ŝia mi rigardas, ŝi kviete dormas,
ŝiaj belaj formoj
de l’ korpo pasia
estas karesataj de la sunradioj,
penetrantaj tra l’ kurteno.
Kial silente mi staras, ĉu mi bedaŭras,
ke nokto finiĝis, ne daŭras
la iluzio?
Ĉe la lito mi ekkaŭras,
longe, longe sidas tiel, ŝin rigardas,
ŝian sanan dormon gardas,
dormon de ripozo dolĉa.

Ho, virino sorĉa!

Ne! pli vere — korpo sorĉa, korpo dia
en nudeco sia!
Ci, — ekstremo de komenco, —
ci, — komenco de ekstremo, —
frenezigas per potenco
de eterna am-problemo.

Ruĝa disko elnaĝas en grizekolora ĉielo,
perlas roseroj en vazoj sur floroj,
nuancas panelo
en ĉielarkaj koloroj…
Ludas radioj petolaj sur lipoj de la kuŝantino,
sur lipoj — pokalo de ĝuo…
alloge-incite defalis kovrilo de sur la junino,
postulas la kisojn ŝia neĝblanka genuo.
Ŝi dormas en paco
post laco
pro nokta kares’ malmodera.

— « Virino, adiaŭ!
min vokas «hodiaŭ»
per bruo enurba por laboro afera…»

Velkis ombroj lastaj de l’ mateno, —
ridas tago en sereno
de la suna brilo;
blekas-fajfas la sireno
de aŭtomobilo.

III
Hejmen mi venis. La mastrino leteron

donas al mi parfumantan
je subtila odoro de la akaci’.

Ekrigardis mi la skrib-eksteron
virindelikatan, bel-elegantan…
«Kies estas ĝi?
Unuafoje mi vidas… Virino? Sed kiu?
Pli rapide deŝiru koverton kaj sciu:
«Min ebriigis karesoj de l’ nokto… Kun Vi do
mi ilin deziras ripeti
kaj tial kuraĝas Vin peti
Hodiaŭ je l’ 10-a vespere… Kaj nun ĝis revido!
(La strato de l’ Venko, dom’ la 80-a,
2-a etaĝo, pordo la 31-a).»
Kaj netralegebla parafo la streka —
fin’ de l’ skribaĵ’ rendevua.

IV
Ĵus eklumis la elektraj lampionoj,

superŝutas ĉion je lumstrioj;
rapidege brue kuras tramvagonoj,
ne atentas tute pri stacioj
plenplenegaj de amaso.

Poezio de l’ dudeka jarocento —
bruo de la urbo multfaceta,
vulgarec’ de l’ degenera sentimento
kaj falseco de l’ kalvaĵo kabineta —
— pitoreska viv-kanvaso
porpoeta…


V
Kaj vizitis mi Cin, mia karo,

mia helo kaj belo radia;
sur kanapo en la buduaro
jen Ci kuŝis kun simplo gracia
La krepusko de l’ ĉambro ekpendis,
araneis nigraĵojn sur pluŝo;
diafanajn Ci manojn etendis,
kaj ni ambaŭ svenetis en tuŝo.
Sed ne prenis mi Cin. Cin profani?!
Cin, ekamon de mia animo?!
Mi permesis nur kisojn fontani
en ĉi-tiu danĝera intimo.

Piko de kiso… Volupto kaj ardo…
Bril’ de okuloj, dezira rigardo…
Brusto ondanta…
Spiro bruliga, spiro-ponardo…
Ĝuo loganta…
Flustro de nokto… Batbatoj de koro…
Flos’ de parfumoj… Narkota odoro…
Spic’ romantika…
Dolĉo amara… Saniga doloro…
Estu fortika!

Ci ne komprenis mian foriron
tiom nervecan, rapidan,

sed en Cia rigardo deziron
vidis mi tiom avidan…
Ci ne komprenis, jes, ne komprenis!
sendis leteron-inviton…
Sed mi ne povis kaj mi ne venis —
timis mi korpo-eksciton.

Mi deziris tamen ankaŭ tion,
pro dezir’ mi brulis;
korpon korp’ postulis,
sed profani mi ne povis poezion —
kaj en versoj mi forgesis la doloron
kaj en sonĝoj kvietigis mian koron…
Tamen brulo restis,
kvankam revo festis
venkon provizoran.

VI
Kaj duan fojon mi serĉi eliris,

vagis denove ĝis laco
tra tiom senfina viv-spaco
kaj nur la malsanon akiris
de l’ korpo kaj menso;
anstataŭ kompenso
ricevis de ŝajna feliĉo temperon
kaj plen-malesperon
de sento kaj penso.

Montoj, abismar’ senfunda; de ĉielo blu’ profunda
Monotona step’ enua… Paŝas mi en horo frua
Densarbaro grumblas ion, piedpremas mi folion
ĝi jam flavas, ĝi susuras, kaj fabelojn ĝi murmuras
Al la lando malproksima,
al palac’ de l’ rev’ intima
iras mi
tra flav-foli’.

Akvofal’ potence-brua ŝpruce-kantas, muĝeflua
Kaj batalas kontraŭ bordo kun titane-akra mordo,
en koler’ obtuze spiras. Ĝian forton mi admiras.
Estas ĝi mirinde bela en batalo ekribela.
Al la lando malproksima
iras rekte mi sentima
kun admir’
je l’ akva spir’.

Jen river’ kviete fluas. La venteto kanon skuas.
Nur malofte fiŝ’ ekplaŭdas. Pli orel’ nenion aŭdas…
Jen fiŝisto kun la reto klindormetas en ŝipeto.
Ludas en herbej’ infanoj — ridas kun arog’ cejanoj.
Al la lando dezirata
iras mi tra bordo glata
de l’ river’
kun kor-esper’.

Urbo brua, peke-krima, kun sonoro trapavima.
Homamaso sur prospekto. Polican’ — sever-aspekto.
Nokto tutan urbon prenis — ĝin per dormo enkatenis.
Senhomiĝis trotuaroj. Nur malofte pasas paroj.
Al la lando de la belo
iras mi kun rekta celo
kaj sen tim’
tra la pavim’.

«Vi enuas, Vi sinjoro?! Lasu pensi pri doloro.
Min Vi sekvu tra ĝardeno. Vin atendas ama sveno»
Ekrigardis mi figuron kaj eksentis kor-teruron:
Ho, similis la virino je l’ amata fianĉino!
Kaj la celon mi perfidis —
interrompi mi decidis
ĝin por hor’
pro kon-esplor’.

Kaj humile-rapideme paŝis mi kun ŝi nerveme;
Voluptante brulosente ŝi rigardis, ardis tente…
«Ni jam venis hejmon mian. Nu, demetu palton Vian»…
Ŝi enbrakis min pasie. Mi pasivis malkonscie.
Mi la landon revi ĉesis,
pri la celo mi forgesis

en admir’
pro ama spir’!

«Kial Vi observas mute?! Senvestiĝu tuj kaj tute!
Ne ŝajnigu naivulon! Kontentigos mi postulon!»
Per blankeco ŝi brilante min karesis premiĝante.
Pro nudeco malkovrita estis mi pasiigita.
Kaj la revon mi forgesis,
min la land’ ne interesis,
en pasi’
ekdronis mi.

La volupto korpon skuis. Kiskaresojn mi plenĝuis.
Jen laciĝis — ebriiĝis, ripozinte reflamiĝis…
Al mi ŝajnis, al mi ŝajnis, ke mi «ŝian» amon gajnis,
Ke jen «ŝi» al mi premiĝis kaj amante fordoniĝis.
Al mi ŝajnis atingita
la Bellando dezirita,
sub kisar’
de l’ amaltar’.

Jen vekiĝis urb’ malnova… De tramvoj’ sonoro mova…
Lasis mi komforton litan, ŝin rigardis, la amitan:
«Estas nur prostituino — de la vivo ĵetfilino!
Ŝajno estas de la vero, nekapteblo kaj ĥimero!»

Kie estas land’ — lazuro?
Staras nur de l’ nokto muro.
Baras ĝi,
kaj haltis mi.

Kun akuta dolor’ lasis ĉambron mi for.
Kun la kor’, kiu ploris premite.
Kaj denove en sol’ iris for de popol’,
sen konsol’ iris kompromitite
el kuŝejo de l’ pseŭdo-karin!
Supre pendis nebul’, paŝis mi solecul’
en cirkul’ de amaso frivola,
kaj mi pensis al «ŝi» — mia sola radi’,
fantazi’ aŭ realo simbola
de ĉiama dezir’ al rafin’.

Mi nenion konsciis —
eble mi fantaziis,
eble estis nur sola imago.
Tamen, ĉu ne egale?!
Tra nebulo korale
aperetis la astro de l’ tago.
Kaj kareso pasia de la suno radia
en la koran penetris profundon,
kaj kvieton donacis, kaj ameme kuracis,
kaj iome dolĉigis la vundon.


VII
En silento de nokto malluma kaj peza,

sub la ŝarĝo de pensoj tedeme venantaj,
sub la prem’ de pasio volupte tentanta,
for de mia junino amate-amanta
min ekkaptis la paroksismo freneza.
En koŝmaro de nokto, kun stranga amem’
mi ekamis min mem.

Sed ne kisoj dolĉaj sonis reciproke,
ne pasia korp’ al korp’ kontaktis —
en volupto mi baraktis…
Faŭkis la mallumo moke.
Luktis mi malforte-forta, luktis…
vane penis, sed nenio fruktis.

Sola «ŝi» min savi povus de mi mem
per karesoj patrinecaj kaj sentem’.
Sola «ŝi»… Sed estas revo, iluzio?!
Ĉu solviĝos iam tiu ĉi problem’?
Estas ĉio kaj nenio.
Ĉu ekzistas eĉ «mi mem»?
Eble «mi» estas nur fantazio!?!


Saratov, 1918-

Papilio

Dediĉas al amiko Polakov V.

Estas mi — papili’
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.
De la lun’, ĝis la sun’
kun korjun’
flugas mi;
de la ter’, de mizer’,
de sufer’
fugas mi.

Kantas mi, gaja tril’
ĉie flugas kun sincero,
brilas mi per flugil’,
ĉiujn vokas al etero.
Firmament’, dolĉa sent’,
sorĉa tent’
regas min.
Sunradi’! Harmoni’!
Dancas mi
en senfin’!

Mi estas filo
de suna brilo,
kaj per flugilo
koketas mi.
Senzorge spiras,
naturon miras,
mi kantas — liras,
sonetas mi.
Aromojn glutas,
petolojn ŝutas,
ampersekutas
kuninon mi.
Ho, ŝi rifuzas,
min korkontuzas,
sed ne ĵaluzas,
belinon mi.

Mi pluen vojaĝas
sen ia difino,
mi dronas, elnaĝas
tra nuba river’;
naturo pejzaĝas
sen limo, sen fino.
Kaj mi ne domaĝas
pri laso de l’ ter’!

Tie sube post mi restis plene
maljusteco, envio, dolor’, —
ĝi inkube torturis katene,
ĝis mi lasis kaj flugis mi for.
Min turmentis kruela ofendo,
profanado al mia korpur’, —
Mi ne pensis pri vana defendo
kaj formigris al vasta lazur’.

Tie, ĉie
helradie
suno ridas jen;
brile-trile
mi facile
flugas tra seren’.

Mi estas papilio
kun varianta koro,
ne scias pri envio
kaj pri koler-memoro.
Mi flirtas, gajas, ridas,
nuancas per koloro
kaj vivi ĝu-rapidas
dum regas varma horo.

«Al sun’, al sun’» ridetas la naturo,
«Al sun’, al sun’» batbatas mia kor’…

Baniĝas mi en suna uverturo,
konkordas mi kun kosma fluga ĥor’.
Kaj malsupre restis montoj kaj abismoj faŭkaj,
kie raŭpis mi en stato de malforto,
kaj de kie sonis voĉoj nazetone-raŭkaj,
kie min minacis ekposedi morto.
Frostoj kaj glacio, fal’ abrupt-subita,
monstroj, strangaj monstroj kun simil’ je homoj,
erupci’ de puso el vulkan’ zenita
kaj senĉesaj fluoj de mucidaj vomoj.

Ne, mi ne bedaŭras, ke lasis mi subon,
mi libera iĝis en ĉielen-flugo;
mi flirtante celas tra nubon kaj nubon,
al la suno hela celas mi en fugo.

Mi malsupre havis floron, belan rozon,
kiu sola povis doni la ripozon
dum alveno de krepusko.
Mi vizitis ofte la amatan floron
kaj al ŝi malkaŝis la amatan koron…
Rozo kreskis inter musko…
Foje mi alflugis… Rozon jam ne trovis —
ŝin kruela vento, vento ŝin forblovis,
kaj por mi survenis la krepusko.

Natur’ ne atentis,
ke mortis la floro;
la koro lamentis
pri rozo-viktim’.
Mi restis en solo
kun mia doloro,
sen ĉia konsolo
je mia anim’.

Tamen sun’ ekbrilis,
najtingal’ ektrilis,
kaj sekiĝis miaj larmoj for.
Sed la koro febris,
amon ĝi funebris
kaj ploregis pri la amaŭror’.

Ne, mi ne bedaŭras, ke teron forlasis —
(ĉu povas mi vivi, se mankas kunuloj?)
Kaj jen mi ekmigris, feliĉon ekĉasis:
ja, eble, ĝin trovos mi inter nebuloj.

Mi vin adiaŭis, ho raŭpoj rampantaj,
mi flugu superen sen vol’ je reveno;
ĉielaj profundoj min logas bluantaj,
libere mi spiras en pura sereno.

Mi papilio estas,
infan’ de sunradi’,
mi sunbriladon festas
kaj himnas mi al ĝi:
«Nur vi, nur sola vi —
ja estas amo, vero,
eterna poezi’,
eterna junlibero!»


Ĥarkov, 10 Aprilo 1919.

Printempaĵoj

Dediĉas al mia edzino-amiko.


Vento karesis miajn buklojn
Kvazaŭ amatino dum horo de l’ amo;
kisis la vento miajn lipojn —
sur ili mi sentis ebrion de l’ amo.

Mi komprenis grandan sakramenton,
sakramenton de l’ naturo;
mi ekamis arde-flugan venton,
kiu kisis min en puro.

Ĝi min kisis, — malaperis,
jen aperis, jen foriĝis,
jen kliniĝis, jen aeris —
mi pro kisoj ebriiĝis.

Vento, kiso, ĉirkaŭpreno,
korpa sveno, ventofluoj,
kaj turkiso — firmamento,
farniento, amoĝuoj.

Mi vin gloras en la kanto,
vin adoras la animo;
estas ankaŭ mi vaganto,
vi — aera, mi — en ŝimo.
Tial amas koro mia
vin, potenca, flugpasia.

Mi estas bardo
de suna ardo,
al ĝi kantadas kore mi;
ĝi estas dio
de poezio
kaj de pasi’.

Dum ĝi karesas,
mi plenforgesas
kaj mi ripozas je banal’;

la pens’ vojaĝas,
en revoj naĝas
al Ideal’.

Suno, varmo, bluo,
ĉarmo, juno, oro,
rido, larmo, ĝuo,
varmo en la koro.

Simfonio de printempo. Junaj tuŝoj
de la vento blovetanta.
Harmonio, dolĉa tempo. Sunaj duŝoj;
mararĝento strietanta.
Sur bulvardo verdiĝanta sidas paro:
gefianĉoj ŝajnas ili;
amrigardo korpikanta; ridas maro;
arbobranĉoj ŝajnas trili:
«Amu vin, amu, junkoroj,
dum tempo-juno torentas,
dum ekburĝonas la floroj,
dum la amemon vi sentas».

Nokto trankvila surnaĝas al lúna mar’
ĉio ekdormis en tuta ĉirkaŭ’,
nur aŭdiĝetas korbatoj de l’ júna par’
kaj iufoje de katoj: «miaŭ’, miaŭ’».
Brilas okuloj, plenplenaj de áma larm’
pro dolĉatendo, ekstazo kaj rav’;

tamen en koro sentiĝas de drám’ alarm’
kaj al ĝi ŝajnas jam plendi: «miaŭ’, miaŭ’…»
Pasos amtempo simile al mára ond’,
venos kruela kun am’ adiaŭ’....
Koro tremetas, kaj eĥas amár-respond’:
«Miaŭ’, miaŭ’, miaŭ’....»

«Fji, fji, fji…» sonas melodi’ —
ŝute-trilas najtingalo…
Tsss… Aŭskultu ni.

«Mi estas malgranda birdeto,
modesta kun griza plumar’,
kaj tamen mi estas poeto,
helpanto en amo-deklar’.
Min ĉiuj amantoj tre ŝatas,
aŭskultas al mia gajtril’,
dum koroj iliaj trilbatas
sub nokta silenta kovril’.
Mi kantas nur aman plezuron,
belaĵojn, belecon de l’ viv’,
ĉar mem ili spertos teruron,
banalon de l’ prem-efektiv’.
Nu, ili nun amu sincere,
dum pulsas en kor’ emoci’,
ĝis venos kruele-severe
la tempo de l’ viv-konvulsi’.

Al ili mi kantos fabelon,
dormigan fabelon de l’ sud’,
ĝis luno forlasos ĉielon,
ĝis tago banalos en krud’.
Dorlotu, ho kanto, junkorojn
per trilaj koloroj de l’ am’,
dum ili ne scias dolorojn,
dum vivo nur ŝajnas ornam’.»

Nokto svenigas nin; tera parfumas sin’;
korpo sopiras al ĝu’.
Steloj smeraldas jen… Stele-briletas ben’,
ben’ de ĉiela helblu’.
Spiras natur’ je l’ am’, flosas satur-balzam’,
koron plenigas dezir’.
Lipojn kunligas kis’, kaŝas arbust-kulis’
korpojn en ama delir’…

Matenruĝo nin surprizas
lacajn de l’ pasi-ebrio;
ĝiaj strioj nin avizas
pri venonta sunradio.
Ni nin levas de-sur molaj
herboj verdaj, rosebrilaj,
kaj revenas mut-parolaj
kun la koroj pac-trankvilaj.


Ĥarkov, 26 Aprilo 1919.

Torento

Dediĉas al mia unua amiko L. Gonĉar

De monto alta, en fal’ senhalta,
torento kuras,
perlante fluas, liberon ĝuas,
karesmurmuras.
Tra tuta mondo ŝaŭmadas ondo,
freŝecon spiras;
pelante ŝlimon, ĝi la animon
al Puro tiras.
En akvo ludas la sun’ korala
per helradi’…
Nuancas akvo en flu’ defala
kaj flustras ĝi:
« … Venu al mi, ĉiuj junaj,
kun varma, kun freŝa la kor’;
fluos ni fortaj kaj kunaj,
la sunon kantante en ĥor’:
« Suno hela, suno varma,
lumradia,
sur la bela, sur la ĉarma
firmament’,
al vi iras nun sincera
kanto nia,

vin aspiras jen libera
la torent’.
Diamanta, en purpuro,
varmodona,
sun’ brilanta en lazuro,
en altec’,
ni vin gloras, ho Potenco
orekrona,
vin adoras, ho Esenco
de Belec’. »
Verdaj ondoj trabatas graniton,
ĉion voje forportas kun si,
al Malnovo deklaras militon,
belkantante en mova pasi’.
Verdaj ondoj kunportas fervoron,
flamigante per nova rimed’,
donas povon, instigas laboron,
pligrandigas fortecon de l’ kred’.
Ŝprucas akveroj de l’ Helo,
ŝprucas tra la universo;
brilas perleroj de l’ Belo,
ŝutas kolorojn en verso.
Kantas la ondoj pri Vero,
diras pri fin’ de turmento…
Vokas al plena libero
verda libera torento.


Saratov 1918.

Piednotoj redakti

  1. Rim. de l’ aŭtoro: «Papilio» kaj «Printempaĵoj» pro miskompreno aperis aparte de l’ unua poemo «Ajno» en libreto sub titolo «Du poemoj». Ankaŭ la antaŭskizo verkita de l’ aŭtoro mem estis erare atribuita al K-do Krassovski N.


 
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Eŭgeno Miĥalski.