Dankon!
Dankon!
Saluton, Vmel, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Lepticed7 (diskuto) 10:28, 7 maj. 2022 (UTC)Reply

Ni laboras kun skanaĵoj redakti

Saluton,

ni laboras kun skanaĵoj. Le teksto aldonita de vi en la projekto havas skanaĵon. Do bonvolu uzi ĝin.

Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 12:31, 7 maj. 2022 (UTC)Reply

Mi jam delonge prilaboris la tutan tekston, korektis erarojn ktp. Kial vi ne uzas mian laboron, sed preferas ripeti vane? Vmel (diskuto) 12:42, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Ĉar la projekto ne funkcias tiel. Ni laboras kun skanaĵoj. Se vi volas aldoni tekstojn, vi devas uzi skanaĵojn. Se vi ne scias kiel fari, mi povas helpi vin. Se ni ne uzas skanaĵojn, ni ne povas kontroli la ĝustecon de la tekstoj. Ni nur povas fidi la aldoninton. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 13:11, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi prenis skanajxojn (el la retejo de viena biblioteko), tekstigis ilin kaj finpoluris la tekston.
Mi faris laboron kaj pretas respondeci pri ĝi. Mia 40-jara agado en E-o kreis por mi sufiĉan aŭtoritaton kaj ĉiuj kiuj min konas - scias, ke mi ĉion faras akurate. Ĉu por vi gravas la rezulto (por legantoj) aŭ nuraj formalaĵoj? Vmel (diskuto) 13:27, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi ne komprenas kial vi ne volas labori laŭ la vikifontaraj reguloj. Por mi, gravas la rezulto por legantoj kaj la kontrolebleco de la teksto. Sen skanaĵoj, aliuloj ne povas kontroli la tekstojn. Via aŭtoritato ne gravas ĉi-tie. Lepticed7 (diskuto) 13:44, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi ja volas labori, kaj por mi gravas la rezulto. Eble mi ne sciis ĉiujn regulojn, kaj mi sincere volis riĉigi la bibliotekon per bona teksto. Mi jam faris grandan laboron - kaj mi vere ne komprenas, kial vi emfaze ignoras ĝin, ne fidante al mia skrupulemo kaj diligenteco, konata al ĉiuj iom spertaj e-istoj.
La skanaĵoj troveblas en la viena biblioteko (libere atingebla por ĉiuj dezirantoj). Estus racie elmeti la plenan tekston preparitan de mi, kaj poste - se vi deziras - vi povus poiomete kompari kun skanaĵoj, dum la legantoj JAM povus oportune legi la tuton. Vi eble ŝatas vane perdi vian tempon, mi ne. Vmel (diskuto) 13:52, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi ne dubas, ke vi sincere volis riĉigi la bibliotekon. Sed la projekto funkcias tiel: ĉiuj tekstoj estas kontrolitaj de du personoj, kaj la tekstoj estas kontrolitaj paĝon post paĝo. Kiam tekstoj estas aldonitaj en la projekto, indeksoj estas kreitaj. Ekzemple, vidu Indekso:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf. En tiu indekso estas la listo de paĝoj de la libro. Ĉiuj paĝoj estas kontrolitaj. Ni uzas kolorojn: grizo signifas paĝon senteksta, ruĝo signifas nekontrolitan paĝon, flavo signifas paĝon kontrolitan de unu persono, kaj verdo signifas paĝon kontrolitan de du personoj. Kiam ĉiuj paĝoj estas kreitaj, ni transkludas la paĝojn en alia paĝo (ekz. Forta impreso).
Se vi volas aldoni tekstojn, vi devas aldoni skanaĵon en la Komunejo. Se vi ne scias kiel fari, aŭ ne deziras fari tion, vi povos doni al mi nur la titolon kaj la ligilon en la retejo de la viena biblioteko. Mi plezure aldonos la tekston.
Vikifontaro bezonas kontribuantojn, kaj mi ne volas, ke volontulojn forirus ĉar iliaj laboroj ne estus respektataj. Se vi havos demandojn, mi respondos kaj helpos vin. Lepticed7 (diskuto) 14:29, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Bone, mi lernos. Kiamaniere oni akiras skanaĵojn? Min interesas beletraj tekstoj (poezio, prozo, teatraĵoj) originale verkitaj en E-o. Mi povas transformi bildajn skanaĵojn en tekston (havante necesan programaron), korekti erarojn de skanado kaj tekstigo ktp.
Pri Ŝirjaev: ekzistas (same en viena biblioteko) tri liaj verkoj skanitaj el manskribaĵoj ("Gru-gru", "Inkubo", "La nova vivo") - do oni ne povas tekstigi ilin per FineReader aŭ simile, nur retajpi, por kio mi ne havas fortojn. Aŭ eble jam ekzistas programo por tekstigi manskribitan tekston?
Plie, mi havas multajn beletrajn verkojn jam en teksta formo - el diversaj fontoj, skanaĵoj ne konserviĝis aŭ eĉ neniam ekzistis. kion eblas fari pri tiuj? Vmel (diskuto) 14:56, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Oni akiras skanaĵojn serĉante retejoj, ekzemple ÖNB, KUL aŭ aliaj. La permesilo gravas: la teksto devas esti en publika havaĵo. Vi elŝutas PDF-Dosieron el la retejo, kaj alŝutas ĝin en la Komunejo. Sed tio estas malfacila kaj ni ne havas gvidilon. Mi skribos iun.
Vi povas eksplori la ekzistantajn indeksojn kun tiu kategorio: Kategorio:Indeksoj.
Ni jam havis Gru-gru. Mi ĵus aldonis Inkubo kaj La nova vivo.
Pri vian lastan demandon, mi ne scias kiel fari. Lepticed7 (diskuto) 16:13, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Do, jen mi vidas en "Gru-gru" paĝojn 8 kaj 10 provlegitajn de unu persono. Mi pretas esti la dua - kion mi faru?
Mi volonte provlegos malnetan tekston, sed tute ne volas retajpi el manskribaĵo. Vmel (diskuto) 17:11, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Do, unue, vi provlegas la paĝon. Vi kontrolas la tekstan ĝustecon. Se vi trovus eraro(j)n, vi klakus "Redakti" en la supra parto de la paĝo kaj korektus la eraro(j)n. Finfine, kiam la teksto estas ĝusta, klaku "Redakti" kaj iru en la malsupra parto de la paĝo. Tie estas "Statuso de la paĝo" kun koloraj cirkloj. Klaku la verdan cirklon kaj klaku "Publikigi la ŝanĝojn". La paĝo estos tute kontrolitan, kaj vi povos kontroli la alian. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 18:32, 7 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi provlegis pp. 8-10 en "Gru-gru" (estis ĉ. deko da eraroj), korektis ankaŭ unu eraron sur p.12 - sed tiu paĝo ja estas nefinita. Ĉu vi povas iel instigi la personon, kiu komencis tekstigi "Gru-gru", al daŭrigo de la laboro? La rakonto estas bonega kaj ne longa.
Ĉu mi povas esperi, ke vi (aŭ iu alia) pli-malpli baldaŭ finfaros ĉion pri "Forta impreso" kaj la plena teksto legeblos por ĉiuj? Vmel (diskuto) 07:09, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Saluton, mi komencis tekstigi Gru-gru, do mi finos. Dankon pro la provlegado.
Pri Forte impreso Forta Impreso, mi kreis indekson (Indekso:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf), mi kreis la tutan paĝaron (nun en flavo), kaj mi kreis la transkludan paĝon (Forta impreso). La teksto estas jam havebla en la transkluda paĝo. Ĉar mi kreis la flavajn paĝojn, mi ne povas fari la alian kontroladon. (Verdo) Lepticed7 (diskuto) 08:06, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Do, ĉu mi povas fini pri "Forta impreso", formale farinte duan provlegon? Mi ja antaŭe tre skrupule ĉion kontrolis, nun povas relegi - sed mi certas ke neniuj pliaj eraroj troveblas. Vmel (diskuto) 08:23, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Jes, vi povas fini Forta impreso. Kelkaj klarigoj pri la ŝablonoj. La ŝablonoj {{Vdk}} kaj {{Vdf}} utilas kiam vorton estas dividitan en du partoj. Ni uzas {{Vdk}} tiel: {{Vdk|komenco|vorto}}. Ni uzas {{Vdf}} tiel: {{Vdf|fino|vorto}}. Kaj estas ankaŭ la ŝablono {{SIC}}. Ni uzas tiun ŝablonon kiam estas eraro en la teksto, tiel: {{SIC|vorto kun eraro|vorto sen eraro}}. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 09:29, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Pri "Forta impreso" mi finis (mi korektis kelkajn erarojn, kiuj dekomence NE estis en mia tekstversio!).
Krome, mi provlegis dudekon da diversaj aliaj paĝoj. Vmel (diskuto) 12:33, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Dankon. Kiam mi ŝanĝis vian tekston kun la transkludo, mi ne kopiis vian tekston, mi tekstigis la skanaĵon, kaj kiam mi dubas, mi kontrolis kun vian tekston. Do, mi ne tute kontrolis la tekston kun via. Mi pardonpetas por la perdon de tempo. Lepticed7 (diskuto) 13:47, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Ial la unua paĝo de "Gru-gru" estas markita kiel senteksta. Tiu, kun desegnaĵo de gruo kaj komenco de rakonto. Vmel (diskuto) 13:00, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi nun provlegas "Gru-gru". Strange, kial vi taksas iujn pecojn nelegeblaj - mi ilin vidas tute klare.
Do ni bezonos iun trian personon por definitivigi la tekston - aŭ ni povas fari duope?
estas ia miso pri enhavlisto, bildoj diversas depende de kie eniri. Vmel (diskuto) 13:34, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
La unua paĝo kun desegnaĵo ne ekzistis. Neekzistantaj paĝoj kaj sentekstaj paĝoj malsimilas. La unua signifas, ke neniu kreis la paĝon. La dua signifas, ke iu kontrolis, kreis la paĝon, kaj konfirmis, ke la paĝon ne havas tekston.
Mi aldonis la ŝablonon {{nelegebla}} kiam mi ne certis pri kio mi legis. Mi havas meznivelon de esperanto, do kiam mi certis, mi preferis indiki tion. Mi sciis, ke vi kontrolis post mi, kaj ke vi povos korekti. Do ni ne bezonas trian personon. Vi povas marki la paĝojn en verdo.
(Mi ne komprenis vian lastan frazon).
Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 13:54, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Do mi ĉion finis pri "Gru-gru". Mi uzis pdf-on rekte de Viena muzeo, laŭbezone pligrandigis skalon - do senprobleme deĉifris ĉiujn dubajn literojn - certe uzante ankaŭ mian lingvan senton - samkiel mi farus ruslingve. Ĉio klaras.
Ne eblis marki paĝojn verdaj - la sistemo proponis nur flavon. Eble necesas ke vi refoje "redaktu" (nenion ŝanĝante) la flavajn paĝojn, ke ili povu iĝi verdaj.
Do eblas elmeti la pretan tekston por ĉiuj legantoj. Vmel (diskuto) 15:58, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Ĉu vi havas ligilon al la pdf-on de la Viena muzeo?
Vi ne povas marki la paĝojn verde ĉar ili havis problemojn. Mi markis ilin verde.
La teksto estas tie: Gru-gru.
Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 16:10, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi forigis la leteron "l" en la unua vorto, ĉar ĝi estas en la desegnaĵo. Lepticed7 (diskuto) 16:10, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Jes. Mi aldonis ligon al Gru-gru en la aŭtora paĝo de Ŝirjaev.
Mi siatempe elŝutis pdf-on el la retejo de la Viena muzeo, kaj tenas ĝin en mia komputilo.
Ĉiu povas elŝuti same, per simpla proceduro (la instrukcioj estas en la germana, sed mi iom scias ĝin de mezlernejo).
Aŭ mi povas meti la pdf-on al ekstera konservejo. Vmel (diskuto) 16:52, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Ĉu estas tiu paĝo: [1] ? Lepticed7 (diskuto) 16:58, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Jes. Se klaki sur la bildon, aperas paĝaro de objekto, per dekstra musklavo sur la bildo elekti "Objekt herunterladen", poste elekti "Gesamtes Objekt" (plena objekto), konfirmi ke vi ne estas roboto, kaj ek. Vmel (diskuto) 17:39, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Pluraj verkoj de Ŝirjaev: https://onb.digital/search/372079 Vmel (diskuto) 17:40, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Ok. Estas tie, ke mi trovis la skanaĵojn! Mi jam importis Gru-gru, Inkubo, La nova vivo kaj Forta impreso. Mi importos la aliajn. Lepticed7 (diskuto) 18:15, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Saluton. Mi importis ĉiujn tekstojn de Ivan Ŝirjaev: Kategorio:Indeksoj - Ivan Ŝirjaev el la viena biblioteko. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 19:51, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Jen ankoraŭ: https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/6353?show=full
Klaku sur la kovrilbildon - aperos plena pdf. Atentu: ĝi estas jam tekstigita, do ne necesas uzi FineReader ks., eblas simple kopii teksterojn. Vmel (diskuto) 11:11, 10 maj. 2022 (UTC)Reply
Saluton, mi kreis Kategorio:Indeksoj - Rafael de San Millán kaj importis du novajn indeksojn: Indekso:San Millán - Mia Poezio, 1932.pdf kaj Indekso:San Millán - Tri rakontoj, 1914.pdf. Mi ne sukcesis importi la tekston. Mi ne scias kiel fari. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 13:56, 10 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi ja klare vidas ĉe "neekzistantaj" paĝoj la ĝustan tekston, sed ne scias kiel agi por krei laŭordan paĝon, precipe kun titoloj ktp.
Tuj mi provos fari unu paĝon. Vmel (diskuto) 14:03, 10 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi ankaŭ vidas la ĝustan tekston. Bone. Se vi volas fari titoloj, uzu la ŝablonon {{f}} tiel: {{f|Mia titolo|c|g=150%}}. La letero "c" signifas, ke la titolo estas centrita. La letero "g" indikas la grandecon de la teksto. Vi povas fari unu paĝon, kaj mi povos korekti, se estas necesa. Alia indiko: kiam la paĝo komencas kun nova paragrafo, vi devas aldoni <nowiki /> kaj unu malplenan linion, tiel: vidu ekzemplon. Tiu linio gravas, ĉar ĝi permesas krei krommarĝenon. Lepticed7 (diskuto) 14:33, 10 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi ne trovis oportunan liston de prilaborataj tekstoj, nek konvenan serĉilon.
Min interesas originalaj beletraj tekstoj, atendantaj duan provlegon. Vmel (diskuto) 07:26, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Ni ne havas multajn da iloj por serĉi. Se vi volas kontroli la flavajn paĝojn, vi povas uzi tiu kategorion: Kategorio:Provlegita. Sed ne estas nur originalaj beletraj tekstoj. Ni bezonas novajn kategoriojn por tio. Lepticed7 (diskuto) 08:13, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
(Kiam vi respondos, ne hezitu uzi la ŝablonon {{ping|Lepticed7}}. Tiel, mi scias kiam vi respondos.) Lepticed7 (diskuto) 08:15, 8 maj. 2022 (UTC)Reply
Kreante paĝon kun poemo, mi ne povas korekte formatigi la liniojn, kvankam mi transkopias ŝablonon el alia paĝo de la sama libro. Temas pri "Sableroj" de M.Hankel. Bv. helpi.
Mi esperas ke poiomete vi tekstigos la manuskriptojn de Ŝirjaev. Vmel (diskuto) 14:05, 11 maj. 2022 (UTC)Reply
Saluton. Mi verdigis la paĝojn de "Sableroj". Pri Ŝirjaev, tekstigi la manuskriptoj estas malfacila. Sed si mi havos tempon, mi tekstigos. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 16:11, 11 maj. 2022 (UTC)Reply
Mi provlegis ankoraŭ kelkajn paĝojn. Gravas: mi havas plenan tekston de "Sen titolo", jam html-igitan, mi preparis siatempe por propra uzo. La fonton mi ne memoras: la libro estis presita en 1995. Eble estas pdf en mia arkivo sur aparta disko, mi serĉos. Do vi ne bezonas retajpi longegan tekston, eblas kopii teksterojn konformajn al apartaj paĝoj. Dume jen la html-teksto: https://disk.yandex.ru/d/ObKm3hg-VfbDgw - premu la vorton "CKA4ATb" (elŝuti). Vmel (diskuto) 09:24, 13 maj. 2022 (UTC)Reply
@Lepticed7:
Kara kolego, mi fintajpis kaj provlegis la tutan "Inkubo" de Ŝirjaev. Bv. verdigi la flavajn paĝojn kaj elmeti la pretan tekston por publika uzo.
Espereble vi iam trovos tempon por "La nova vivo" de Ŝirjaev. Mi tie provlegis unusolan haveblan paĝon kaj aldonis iom pli, sed fortoj mankas... Vmel (diskuto) 17:53, 8 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Saluton. La tuta teksto estas tie. Nun, mi ne havas tempon por verdigi la paĝojn. Sed ne gravas, iam, iun faros. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 17:56, 8 aŭg. 2023 (UTC)Reply